Moseo 3: Levidoj 17
Esperanto
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2Parolu al Aaron kaj al liaj filoj kaj al cxiuj Izraelidoj, kaj diru al ili:Jen estas tio, kion la Eternulo ordonis: 3Se iu el la domo de Izrael bucxos bovon aux sxafon aux kapron en la tendaro, aux se li bucxos gxin ekster la tendaro, 4kaj ne alkondukos gxin al la pordo de la tabernaklo de kunveno, por prezenti gxin kiel oferon al la Eternulo, antaux la logxejo de la Eternulo, tiam tiu homo estos kulpa pri sango:li versxis sangon, kaj tiu homo ekstermigxos el inter sia popolo. 5Por ke la Izraelidoj alkondukadu siajn bucxotojn, kiujn ili volas bucxi sur la kampo, kaj ili alkonduku ilin antaux la Eternulon, al la pordo de la tabernaklo de kunveno, al la pastro, kaj ili bucxu ilin kiel pacoferojn al la Eternulo. 6Kaj la pastro aspergos per la sango la altaron de la Eternulo cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj li fumbruligos la sebon kiel agrablan odorajxon al la Eternulo. 7Ili ne bucxu plu siajn oferbrutojn al la demonoj, kiujn ili malcxaste adoras. Legxo eterna tio estu por ili en iliaj generacioj.

8Kaj diru al ili:Se iu el la domo de Izrael, aux el la fremduloj, kiuj logxas inter ili, alportos bruloferon aux simplan oferon, 9kaj ne alkondukos gxin al la pordo de la tabernaklo de kunveno, por oferfari gxin al la Eternulo, tiam tiu homo ekstermigxos el sia popolo.

10Se iu el la domo de Izrael, aux el la fremduloj, kiuj logxas inter ili, mangxos ian sangon, tiam Mi turnos Mian vizagxon kontraux tiun, kiu mangxis la sangon, kaj Mi ekstermos lin el inter lia popolo. 11CXar la animo de korpo estas en la sango; kaj Mi destinis al vi cxi tion por la altaro, por pekliberigi viajn animojn, cxar la sango pekliberigas per la animo. 12Tial Mi diris al la Izraelidoj:Neniu el vi mangxu sangon, kaj ankaux la fremdulo, kiu logxas inter vi, ne mangxu sangon. 13Se iu el la Izraelidoj, aux el la fremduloj, kiuj logxas inter ili, cxaskaptos beston aux birdon, kiun oni povas mangxi, tiam li elfluigu gxian sangon kaj kovru gxin per polvo.

14CXar la animo de cxiu korpo estas gxia sango, en gxia animo gxi estas. Tial Mi diris al la Izraelidoj:La sangon de ia korpo ne mangxu, cxar la animo de cxiu korpo estas gxia sango; cxiu, kiu gxin mangxos, ekstermigxos. 15Kaj cxiu, kiu mangxos mortintajxon aux dissxiritajxon, cxu li estas indigxeno, cxu fremdulo, lavu siajn vestojn kaj banu sin en akvo, kaj li estos malpura gxis la vespero, kaj poste li estos pura. 16Sed se li ne lavos kaj sian korpon ne banos, li portos sur si sian malbonagon.



Esperanto

Bible Hub

Leviticus 16
Top of Page
Top of Page