La evangelio laŭ Mateo 28
Esperanto
1Kaj sabate malfrue, kiam eklumis por la unua tago de la semajno, venis Maria Magdalena kaj la alia Maria, por vidi la tombon. 2Kaj jen okazis granda tertremo; cxar angxelo de la Eternulo malsupreniris el la cxielo, kaj venis kaj derulis la sxtonon, kaj sidigxis sur gxi. 3Lia aspekto estis kiel fulmo, kaj lia vestajxo estis blanka, kiel negxo; 4kaj pro timo al li la gardistoj tremis, kaj farigxis kiel malvivuloj. 5Kaj la angxelo responde diris al la virinoj:Ne timu; cxar mi scias, ke vi sercxas Jesuon, la krucumitan. 6Li ne estas cxi tie; cxar li levigxis, kiel li diris. Venu, vidu la lokon, kie la Sinjoro kusxis. 7Kaj iru rapide, kaj diru al liaj discxiploj:Li levigxis el la mortintoj, kaj jen li iras antaux vi en Galileon; tie vi vidos lin; jen mi sciigis al vi.

8Kaj ili rapide foriris de la tombo kun timo kaj granda gxojo, kaj kuris, por sciigi al liaj discxiploj. 9Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante:Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorklinigxis al li. 10Tiam Jesuo diris al ili:Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos.

11Kaj dum ili iris, iuj el la gardistoj venis en la urbon, kaj rakontis al la cxefpastroj cxiujn okazintajxojn. 12Kaj kunveninte kun la pliagxuloj, ili konsiligxis kune, kaj ili donis al la soldatoj multe da mono, 13dirante:Diru:Liaj discxiploj venis nokte, kaj forsxtelis lin, dum ni dormis. 14Kaj se la provincestro tion auxdos, ni konvinkos lin, kaj liberigos vin de cxia zorgo. 15Kaj ili prenis la monon, kaj faris, kiel ili estis instruitaj; kaj tiu diro disvastigxis inter la Judoj gxis hodiaux.

16Sed la dek unu discxiploj iris en Galileon, sur la monton, kiun Jesuo jam difinis al ili. 17Kaj kiam ili vidis lin, ili adorklinigxis al li; sed kelkaj dubis. 18Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili:Estas donita al mi cxia auxtoritato en la cxielo kaj sur la tero. 19Iru do kaj discxipligu cxiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito; 20instruante ilin observi cxion, kion mi ordonis al vi. Kaj jen mi estas kun vi cxiujn tagojn, gxis la maturigxo de la mondagxo.



Esperanto

Bible Hub

Matthew 27
Top of Page
Top of Page