La evangelio laŭ Mateo 3
Esperanto
1En tiuj tagoj venis Johano, la Baptisto, predikante en la dezerto de Judujo, 2kaj dirante:Pentu, cxar alproksimigxis la regno de la cxielo.

3CXar li estas tiu, pri kiu estis dirite per la profeto Jesaja: Vocxo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn.

4Kaj tiu Johano havis sian vestajxon el kamelaj haroj, kaj ledan zonon cxirkaux siaj lumboj, kaj lia nutrajxo estis akridoj kaj sovagxa mielo. 5Tiam eliris al li Jerusalem kaj la tuta Judujo kaj la tuta cxirkauxajxo de Jordan; 6kaj ili estis baptitaj de li en la rivero Jordan, konfesante siajn pekojn.

7Kaj vidante multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj venantajn al lia baptado, li diris al ili:Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero? 8Donu do fruktojn tauxgajn por pento; 9kaj ne pensu diri en vi:Ni havas Abrahamon kiel patron; cxar mi diras al vi, ke Dio povas el cxi tiuj sxtonoj starigi idojn al Abraham. 10Kaj jam la hakilo kusxas cxe la radiko de la arboj; tial cxiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj jxetata en fajron.

11Mi ja vin baptas per akvo por pento; sed tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol mi; liajn sxuojn mi ne estas inda porti; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro; 12lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian drasxejon, kaj li kolektos sian tritikon en la grenejon; sed la grenventumajxon li bruligos per fajro neestingebla.

13Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti baptata de li. 14Sed tiu lin malakceptis, dirante:Mi bezonas esti baptata de vi, kaj cxu vi venas al mi? 15Sed Jesuo responde diris al li:Lasu do, cxar tiel decas al ni plenumi cxian justecon. Tiam li lasis lin. 16Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo; kaj jen la cxielo malfermigxis, kaj li vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj venantan sur lin; 17kaj jen vocxo el la cxielo, dirante:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron.



Esperanto

Bible Hub

Matthew 2
Top of Page
Top of Page