Moseo 4: Nombroj 29
Esperanto
1Kaj en la sepa monato, en la unua tago de la monato, estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; tago de trumpetado gxi estu por vi. 2Kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo:unu bovidon, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 3kaj ilian farunoferon:delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la virsxafo; 4kaj po unu dekono por cxiu el la sep sxafidoj; 5kaj unu virkapron, kiel pekoferon, por pekliberigi vin; 6krom la monata brulofero kaj gxia farunofero kaj la konstanta brulofero kaj gxia farunofero; kaj iliajn versxoferojn laux ilia regularo; kiel agrablan odorajxon, fajroferon al la Eternulo.

7Kaj en la deka tago de tiu sepa monato estu cxe vi sankta kunveno; kaj premu viajn animojn; faru nenian laboron; 8kaj alportu bruloferon al la Eternulo, agrablan odorajxon:unu bovidon, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn; sendifektaj ili estu cxe vi; 9kaj ilian farunoferon:delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por la bovido, du dekonojn por la unu virsxafo; 10po unu dekono por cxiu el la sep sxafidoj; 11unu virkapron, kiel pekoferon, krom la pekofero de pekliberigo kaj la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj iliaj versxoferoj.

12Kaj en la dek-kvina tago de la sepa monato estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron, kaj festu feston al la Eternulo dum sep tagoj; 13kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo:dek tri bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn, sendifektaj ili estu; 14kaj ilian farunoferon:delikatan farunon, miksitan kun oleo, po tri dekonoj por cxiu el la dek tri bovidoj, po du dekonoj por cxiu el la du virsxafoj; 15kaj po unu dekono por cxiu el la dek kvar sxafidoj; 16kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero.

17Kaj en la dua tago:dek du bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 18kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 19kaj unu virkapron, kiel pekoferon, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj iliaj versxoferoj.

20Kaj en la tria tago:dek unu bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 21kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 22kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero.

23Kaj en la kvara tago:dek bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 24ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 25kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero.

26Kaj en la kvina tago:naux bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 27kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 28kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero.

29Kaj en la sesa tago:ok bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 30kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 31kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero.

32Kaj en la sepa tago:sep bovidojn, du virsxafojn, dek kvar jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 33kaj ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovidoj, por la virsxafoj, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 34kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero, gxia farunofero, kaj gxia versxofero.

35En la oka tago estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; 36kaj alportu bruloferon, fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo; unu bovidon, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn sendifektajn; 37ilian farunoferon kaj iliajn versxoferojn por la bovido, por la virsxafo, kaj por la sxafidoj, laux ilia nombro, laux la regularo; 38kaj unu virkapron pekoferan, krom la konstanta brulofero kaj gxia farunofero kaj gxia versxofero.

39Tion faru al la Eternulo en viaj festoj, krom viaj sanktaj promesitajxoj kaj viaj propravolaj donacoj, viaj bruloferoj kaj viaj farunoferoj kaj viaj versxoferoj kaj viaj pacoferoj. 40Kaj Moseo raportis al la Izraelidoj konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo.



Esperanto

Bible Hub

Numbers 28
Top of Page
Top of Page