La sentencoj de Salomono 13
Esperanto
1Sagxa filo lernas de la patro; Sed mokanto ne auxskultas moralinstruon.

2La frukto de la busxo donas al homo bonan mangxon; Sed la deziro de krimuloj estas perforto.

3Kiu gardas sian busxon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian busxon, tiu pereas.

4La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satigxas.

5Vorton malveran virtulo malamas; Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto.

6La virto gardas tiun, kiu iras gxustan vojon; Sed la malvirto pereigas pekulon.

7Unu sxajnigas sin ricxa, havante nenion; Alia sxajnigas sin malricxa, havante grandan ricxecon.

8Per sia ricxeco homo savas sian animon; Sed malricxulo ne auxskultas atentigon.

9La lumo de virtuloj brilegas; Sed la lumilo de malvirtuloj estingigxos.

10Nur de malhumileco venas malpaco; Sed la akceptantaj konsilojn havas sagxon.

11Ricxeco rapide akirita malgrandigxas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multigxas.

12Espero prokrastata dolorigas la koron; Sed plenumita deziro estas arbo de vivo.

13Kiu malsxatas diron, tiu malutilas al si mem; Sed respektanta ordonon estos rekompencita.

14Instruo de sagxulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto.

15Bona prudento placxigas; Sed la vojo de perfiduloj estas malglata.

16CXiu prudentulo agas konscie; Sed malsagxulo elmontras malsagxecon.

17Malbona sendito falas en malfelicxon; Sed sendito fidela sanigas.

18Malricxa kaj hontigata estos tiu, kiu forpusxas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata.

19Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsagxuloj estas deturni sin de malbono.

20Kiu iras kun sagxuloj, tiu estos sagxa; Sed kamarado de malsagxuloj suferos doloron.

21Pekulojn persekutas malbono; Sed virtulojn rekompencas bono.

22Bonulo heredigas la nepojn; Kaj por virtulo konservigxas la havo de pekulo.

23Multe da mangxajxo estas sur la kampo de malricxuloj; Sed multaj pereas pro manko de justeco.

24Kiu sxparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaux lin punas.

25Virtulo mangxas, por satigi sian animon; Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 12
Top of Page
Top of Page