La sentencoj de Salomono 15
Esperanto
1Milda respondo kvietigas koleron; Sed malmola vorto ekscitas koleron.

2La lango de sagxuloj bonigas la instruon; Sed la busxo de malsagxuloj elparolas sensencajxon.

3Sur cxiu loko estas la okuloj de la Eternulo; Ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn.

4Milda lango estas arbo de vivo; Sed malbonparola rompas la spiriton.

5Malsagxulo malsxatas la instruon de sia patro; Sed kiu plenumas la admonon, tiu estas prudenta.

6En la domo de virtulo estas multe da trezoroj; Sed en la profito de malvirtulo estas pereo.

7La busxo de sagxuloj semas instruon; Sed la koro de malsagxuloj ne estas tia.

8Oferdono de malvirtuloj estas abomenajxo por la Eternulo; Sed la pregxo de virtuloj al Li placxas.

9Abomenajxo por la Eternulo estas la vojo de malvirtulo; Sed kiu celas virton, tiun Li amas.

10Malbona puno atendas tiun, kiu forlasas la vojon; Kaj la malamanto de admono mortos.

11SXeol kaj la abismo estas antaux la Eternulo: Tiom pli la koroj de la homidoj.

12Mokanto ne amas tiun, kiu lin admonas; Al sagxuloj li ne iras.

13GXoja koro faras la vizagxon gxoja; Sed cxe cxagreno de la koro la spirito estas malgaja.

14La koro de sagxulo sercxas instruon; Sed la busxo de malsagxuloj nutras sin per malsagxeco.

15CXiuj tagoj de malfelicxulo estas malbonaj; Sed kontenta koro estas festenado.

16Pli bona estas malmulto kun timo antaux la Eternulo, Ol granda trezoro kun maltrankvileco cxe gxi.

17Pli bona estas mangxo el verdajxo, sed kun amo, Ol grasa bovo, sed kun malamo.

18Kolerema homo kauxzas malpacon; Kaj pacienculo kvietigas disputon.

19La vojo de maldiligentulo estas kiel dornarbeto; Sed la vojo de virtuloj estas ebenigita.

20Sagxa filo gxojigas la patron; Sed homo malsagxa estas malhonoro por sia patrino.

21Malsagxeco estas gxojo por malsagxulo; Sed homo prudenta iras gxustan vojon.

22Kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neniigxas; Sed cxe multe da konsilantoj ili restas fortikaj.

23Plezuro por homo estas en la respondo de lia busxo; Kaj kiel bona estas vorto en la gxusta tempo!

24La vojo de la vivo por sagxulo iras supren, Por ke li evitu SXeolon malsupre.

25La domon de fieruloj la Eternulo ruinigas; Sed Li gardas la limojn de vidvino.

26Abomenajxo por la Eternulo estas la intencoj de malnoblulo; Sed agrablaj estas la paroloj de puruloj.

27Profitemulo malgxojigas sian domon; Sed kiu malamas donacojn, tiu vivos.

28La koro de virtulo pripensas respondon; Sed la busxo de malvirtuloj elfluigas malbonon.

29La Eternulo estas malproksima de la malvirtuloj; Sed la pregxon de la virtuloj Li auxskultas.

30Luma okulo gxojigas la koron; Bona sciigo fortikigas la ostojn.

31Orelo, kiu auxskultas la instruon de la vivo, Logxos inter sagxuloj.

32Kiu forpusxas admonon, tiu malestimas sian animon; Sed kiu auxskultas instruon, tiu akiras sagxon.

33La timo antaux la Eternulo instruas sagxon, Kaj humileco trovigxas antaux honoro.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 14
Top of Page
Top of Page