La sentencoj de Salomono 22
Esperanto
1Nomo bona estas pli preferinda, ol granda ricxeco; Kaj bona estimo, ol argxento kaj oro.

2Ricxulo kaj malricxulo renkontigxas: Ilin ambaux kreis la Eternulo.

3Prudentulo antauxvidas malbonon, kaj kasxigxas; Sed naivuloj antauxenpasxas, kaj difektigxas.

4Por humileco kaj timo antaux la Eternulo Oni ricevas ricxecon kaj honoron kaj vivon.

5Dornoj kaj retoj estas sur la vojo de malbonagulo; Kiu gardas sian animon, tiu malproksimigxas de ili.

6Instruu knabon konforme al lia vojo, Kaj ecx maljunigxinte li ne deklinigxos de gxi.

7Ricxulo regas super malricxuloj, Kaj kiu prunteprenas, tiu estas sklavo de la pruntedoninto.

8Kiu semas maljustajxon, tiu rikoltos suferon, Kaj la kano de lia krueleco rompigxos.

9Bonokululo estos benata; CXar li donas el sia pano al malricxulo.

10Forpelu blasfemulon, kaj foriros malpaco, Kaj cxesigxos malkonsento kaj ofendo.

11Kiu amas purecon de koro kaj agrable parolas, Al tiu la regxo estas amiko.

12La okuloj de la Eternulo gardas la prudenton; Sed la vortojn de maliculo Li renversas.

13Mallaborulo diras:Leono estas ekstere, Mi povus esti mortigita meze de la strato.

14La busxo de malcxastulino estas profunda foso; Kiun la Eternulo koleras, tiu tien enfalas.

15Malsagxeco forte sidas en la koro de knabo; Sed vergo punanta gxin elpelas el gxi.

16Kiu premas malricxulon, por pligrandigi sian ricxecon, Tiu donas al ricxulo, por ke li malricxigxu.

17Klinu vian orelon kaj auxskultu vortojn de sagxuloj, Kaj direktu vian koron al mia instruo;

18CXar ili estos agrablaj, se vi gardos ilin en via interno; Ili estos cxiuj pretaj sur viaj lipoj.

19Ke al la Eternulo estu via fido, Tion mi instruis al vi hodiaux.

20CXu mi ne skribis al vi tion trifoje Kun konsiloj kaj scio,

21Por sciigi al vi la gxustecon de la paroloj de vero, Por ke vi transdonu la parolojn de vero al tiuj, kiuj vin sendis?

22Ne prirabu malricxulon, pro tio, ke li estas malricxa; Kaj ne premu senhavulon cxe la pordego;

23CXar la Eternulo defendos ilian aferon Kaj dispremos iliajn premantojn.

24Ne amikigxu kun homo kolerema, Kaj ne komunikigxu kun homo flamigxema;

25Ke vi ne lernu lian vojon Kaj ne ricevu reton por via animo.

26Ne estu inter tiuj, kiuj firmigas per mano, Kiuj garantias por sxuldoj.

27Se vi ne havos per kio pagi, Oni ja prenos vian litajxon de sub vi.

28Ne forsxovu la antikvajn limojn, Kiujn faris viaj patroj.

29Se vi vidas homon lertan en sia profesio, li staros antaux regxoj; Li ne staros antaux maleminentuloj.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 21
Top of Page
Top of Page