La sentencoj de Salomono 24
Esperanto
1Ne sekvu malbonajn homojn, Kaj ne deziru esti kun ili;

2CXar ilia koro pensas pri perfortajxo, Kaj ilia busxo parolas malbonajxon.

3Per sagxo konstruigxas domo, Kaj per prudento gxi fortikigxas;

4Kaj per sciado la cxambroj plenigxas Per cxia havo grandvalora kaj agrabla.

5Homo sagxa havas forton, Kaj homo prudenta estas potenca.

6Kun pripenso faru militon; Kaj venko venas per multe da konsilantoj.

7Tro alta estas la sagxo por malsagxulo; CXe la pordego li ne malfermos sian busxon.

8Kiu intencas fari malbonon, Tiun oni nomas maliculo.

9Malico de malsagxulo estas peko; Kaj blasfemanto estas abomenajxo por homo.

10Se vi montrigxis malforta en tago de mizero, Via forto estas ja malgranda.

11Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi, Kaj ne fortirigxu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto.

12Se vi diras:Ni tion ne sciis, La esploranto de koroj ja komprenas, Kaj la gardanto de via animo ja scias, Kaj Li redonas al homo laux liaj faroj.

13Mangxu, mia filo, mielon, cxar gxi estas bona; Kaj la mieltavolo estas dolcxa por via gorgxo;

14Tia estas por via animo la sciado de sagxo, se vi gxin trovis, Kaj ekzistas estonteco, kaj via espero ne pereos.

15Ne insidu, ho malvirtulo, kontraux la domo de virtulo; Ne ataku lian ripozejon;

16CXar sep fojojn virtulo falos, kaj tamen levigxos; Sed malvirtuloj implikigxas en la malfelicxo.

17Kiam falas via malamiko, ne gxoju, Kaj cxe lia malfelicxo via koro ne plezurigxu;

18CXar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne placxos al Li, Kaj Li returnos de li Sian koleron.

19Ne koleru kontraux malbonfarantoj, Kaj ne enviu la malvirtulojn;

20CXar la malbonulo ne havos estontecon; La lumilo de malvirtuloj estingigxos.

21Timu, mia filo, la Eternulon kaj la regxon; Kun ribeluloj ne komunikigxu.

22CXar subite venos ilia pereo; Kaj kiu scias, kiam venos la puno de ambaux?

23Ankaux cxi tio estas vortoj de sagxuloj: Konsideri personojn cxe jugxado estas ne bone.

24Kiu diras al malvirtulo:Vi estas virtulo, Tiun malbenos popoloj, tiun malamos gentoj.

25Sed kiuj faras riprocxojn, tiuj placxas, Kaj sur ilin venos bona beno.

26Kiu respondas gxustajn vortojn, Tiu kisas per la lipoj.

27Plenumu vian laboron ekstere, Pretigu cxion sur via kampo; Kaj poste arangxu vian domon.

28Ne atestu sen kauxzo kontraux via proksimulo; CXu vi trompus per via busxo?

29Ne diru:Kiel li agis kontraux mi, tiel mi agos kontraux li; Mi redonos al la homo laux lia faro.

30Mi pasis tra kampo de homo maldiligenta Kaj tra vinbergxardeno de sensagxulo;

31Kaj jen cxie elkreskis urtiko, CXio estas kovrita de dornoj, Kaj la sxtona muro estas detruita.

32Kaj kiam mi vidis, mi prenis gxin en mian koron, Mi rigardis, kaj ricevis instruon:

33Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kusxado;

34Kaj venos via malricxeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 23
Top of Page
Top of Page