La sentencoj de Salomono 25
Esperanto
1Ankaux cxi tio estas sentencoj de Salomono, kiujn kolektis la viroj de HXizkija, regxo de Judujo.

2Honoro de Dio estas kasxi aferon; Sed honoro de regxoj estas esplori aferon.

3La cxielo estas alta, la tero estas profunda, Kaj la koro de regxoj estas neesplorebla.

4Forigu de argxento la almiksajxon, Kaj la puriganto ricevos vazon.

5Forigu malvirtulon de la regxo, Kaj lia trono fortikigxos en justeco.

6Ne montru vin granda antaux la regxo, Kaj sur la loko de eminentuloj ne starigxu;

7CXar pli bone estas, se oni diros al vi:Levigxu cxi tien, Ol se oni malaltigos vin antaux eminentulo, Kiun vidis viaj okuloj.

8Ne komencu tuj disputi; CXar kion vi faros poste, kiam via proksimulo vin hontigos?

9Faru disputon kun via proksimulo mem, Sed sekreton de aliulo ne malkasxu;

10CXar alie auxdanto vin riprocxos, Kaj vian babilon vi jam ne povos repreni.

11Vorto dirita en gxusta tempo Estas kiel oraj pomoj sur retajxo argxenta.

12Kiel ora orelringo kaj multekosta kolringo, Tiel estas sagxa admonanto por auxskultanta orelo.

13Kiel malvarmo de negxo en la tempo de rikolto, Tiel estas fidela sendito por siaj sendintoj: Li revigligas la animon de sia sinjoro.

14Kiel nuboj kaj vento sen pluvo, Tiel estas homo, kiu fanfaronas per dono, kiun li ne faras.

15Per pacienco oni altiras al si potenculon, Kaj mola parolo rompas oston.

16Kiam vi trovis mielon, mangxu, kiom vi bezonas, Por ke vi ne farigxu tro sata kaj ne elvomu gxin.

17Detenu vian piedon de la domo de via proksimulo; CXar alie vi tedus lin kaj li vin malamus.

18Kiel martelo kaj glavo kaj akra sago Estas tiu homo, kiu parolas pri sia proksimulo malveran ateston.

19Kiel putra dento kaj malforta piedo Estas nefidinda espero en tago de mizero.

20Kiel demeto de vesto en tempo de malvarmo, kiel vinagro sur natro, Tiel estas kantado de kantoj al koro suferanta.

21Se via malamanto estas malsata, mangxigu al li panon; Kaj se li estas soifa, trinkigu al li akvon;

22CXar fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo, Kaj la Eternulo vin rekompencos.

23Norda vento kauxzas pluvon, Kaj cxagrenita vizagxo kasxatan parolon.

24Pli bone estas logxi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo.

25Kiel malvarma akvo por suferanto de soifo, Tiel estas bona sciigo el lando malproksima.

26Virtulo, kiu falas antaux malvirtulo, Estas malklara fonto kaj malbonigita puto.

27Ne bone estas mangxi tro multe da mielo; Kaj ne glore estas sercxi sian gloron.

28Homo, kiu ne povas regi sian spiriton, Estas urbo detruita, kiu ne havas muron.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 24
Top of Page
Top of Page