La psalmaro 135
Esperanto
1Haleluja! Gloru la nomon de la Eternulo, Gloru, sklavoj de la Eternulo,

2Kiuj staras en la domo de la Eternulo, En la kortoj de la domo de nia Dio.

3Gloru la Eternulon, cxar la Eternulo estas bona; Prikantu Lian nomon, cxar gxi estas cxarma.

4CXar Jakobon la Eternulo elektis al Si, Izraelon kiel Sian trezoron.

5CXar mi scias, ke la Eternulo estas granda Kaj ke nia Sinjoro estas super cxiuj dioj.

6CXion, kion la Eternulo deziras, Li faras, En la cxielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en cxiuj abismoj.

7Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn en la pluvo, Li elirigas la venton el Siaj provizejoj.

8Li batis la unuenaskitojn en Egiptujo, De homo gxis bruto.

9Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo, Super Faraono kaj cxiuj liaj sklavoj.

10Li batis multajn popolojn, Kaj mortigis potencajn regxojn:

11Sihxonon, regxon de la Amoridoj, Kaj Ogon, regxon de Basxan, Kaj cxiujn regnojn Kanaanajn.

12Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, Heredon al Lia popolo Izrael.

13Ho Eternulo, Via nomo estas eterna; Ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por cxiuj generacioj.

14CXar la Eternulo jugxos Sian popolon, Kaj Li korfavoros Siajn sklavojn.

15La idoloj de la popoloj estas argxento kaj oro, Faritajxo de homaj manoj.

16Busxon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas;

17Orelojn ili havas, sed ne auxdas; Kaj ne ekzistas spiro en ilia busxo.

18Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, CXiuj, kiuj ilin fidas.

19Ho domo de Izrael, benu la Eternulon; Ho domo de Aaron, benu la Eternulon;

20Ho domo de Levi, benu la Eternulon; Ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon.

21El Cion estu benata la Eternulo, Kiu logxas en Jerusalem. Haleluja!



Esperanto

Bible Hub

Psalm 134
Top of Page
Top of Page