La psalmaro 144
Esperanto
1De David. Benata estu la Eternulo, mia Roko, Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi:

2Mia bono kaj mia fortikajxo, Mia rifugxejo kaj mia savanto, Mia sxildo, Li, kiun mi fidas, Kiu submetas al mi mian popolon.

3Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, Kaj homido, ke Vi lin atentas?

4Homo estas simila al spireto; Liaj tagoj estas kiel pasanta ombro.

5Ho Eternulo, klinu Vian cxielon kaj iru malsupren; Tusxu la montojn, kaj ili ekfumigxos.

6Ekbriligu fulmon, kaj dispelu ilin; Sendu Viajn sagojn, kaj konfuzu ilin.

7Etendu Vian manon el supre; Liberigu min, kaj savu min el granda akvo, El la mano de fremduloj,

8Kies busxo parolas malverajxon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.

9Ho Dio, novan kanton mi kantos al Vi, Sur dekkorda psaltero mi muzikos al Vi,

10Kiu donas helpon al la regxoj, Kiu savas Sian sklavon David de dangxera glavo.

11Liberigu min, kaj savu min el la mano de fremduloj, Kies busxo parolas malverajxon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.

12Niaj filoj kiel plantitajxoj kreskas en sia juneco; Niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, ornamoj de palaco;

13Niaj grenejoj estas plenaj, enhavas suficxe da greno de cxiu speco; Niaj sxafoj estas en la nombro de miloj kaj dekmiloj sur niaj pasxtejoj;

14Niaj bovoj estas sxargxitaj; Ne ekzistas difekto, ne ekzistas perdo, ne ekzistas ploro sur niaj stratoj;

15Felicxa estas la popolo, kiu havas tian staton; Felicxa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 143
Top of Page
Top of Page