La psalmaro 148
Esperanto
1Haleluja! Gloru la Eternulon el la cxielo, Gloru Lin en la alto.

2Gloru Lin, cxiuj Liaj angxeloj; Gloru Lin, cxiuj Liaj militistaroj.

3Gloru Lin, suno kaj luno; Gloru Lin, cxiuj lumaj steloj.

4Gloru Lin, plej supraj cxieloj, Kaj la akvo, kiu estas super la cxielo.

5Ili gloru la nomon de la Eternulo; CXar Li ordonis, kaj ili kreigxis.

6Kaj Li starigis ilin por cxiam, por eterne; Li donis legxon, kiun ili ne malobeos.

7Gloru la Eternulon el la tero, Marmonstroj kaj cxiuj abismoj;

8Fulmo kaj hajlo, negxo kaj nebulo, Ventego, kiu plenumas Lian vorton;

9Montoj kaj cxiuj montetoj, Fruktoportaj arboj kaj cxiuj cedroj;

10Bestoj kaj cxiaj brutoj, Rampajxoj kaj flugilaj birdoj;

11Regxoj de la tero kaj cxiuj popoloj, Princoj kaj cxiuj jugxantoj sur la tero;

12Junuloj kaj junulinoj, Maljunuloj kaj knaboj.

13Ili gloru la nomon de la Eternulo, CXar sole Lia nomo estas alta, Lia majesto estas sur la tero kaj en la cxielo.

14Kaj Li altigis la kornon de Sia popolo, La gloron de cxiuj Liaj fideluloj, De la filoj de Izrael, Lia plej proksima popolo. Haleluja!



Esperanto

Bible Hub

Psalm 147
Top of Page
Top of Page