La psalmaro 147
Esperanto
1Haleluja! CXar estas bone kanti al nia Dio, CXar agrabla estas la glorkantado.

2La Eternulo konstruas Jerusalemon, La elpelitojn de Izrael Li kolektas.

3Li sanigas la korprematojn Kaj bandagxas iliajn vundojn.

4Li kalkulas la stelojn, Kaj al ili cxiuj Li donas nomojn.

5Granda estas nia Sinjoro kaj tre forta; Lia sagxo estas nemezurebla.

6La Eternulo altigas la humilulojn; Sed la malvirtulojn Li malaltigas gxis la tero.

7Kantu al la Eternulo gloradon, Muziku al nia Dio per harpo.

8Li kovras la cxielon per nuboj, Pretigas por la tero pluvon, Kreskigas sur la montoj herbon.

9Li donas al la bruto gxian nutrajxon, Kaj al la korvidoj, kiuj krias.

10Ne la forton de cxevalo Li sxatas; Ne la femuroj de homo al Li placxas:

11Placxas al la Eternulo Liaj timantoj, Kiuj fidas Lian bonecon.

12Lauxdu, ho Jerusalem, la Eternulon; Gloru vian Dion, ho Cion.

13CXar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, Li benis viajn filojn interne de vi.

14Li donas pacon al viaj limoj, Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.

15Li sendas Sian ordonon al la tero; Tre rapide kuras Lia vorto.

16Li donas negxon kiel lanon, Li sxutas prujnon kiel cindron.

17Li jxetas Sian glacion kiel pecojn; Kiu kontrauxstaros al Lia frosto?

18Li sendas Sian vorton, kaj cxio degelas; Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo.

19Li sciigas al Jakob Sian vorton, Siajn legxojn kaj decidojn al Izrael.

20Tiel Li ne faras al iu alia popolo; Kaj Liajn decidojn ili ne scias. Haleluja!



Esperanto

Bible Hub

Psalm 146
Top of Page
Top of Page