La psalmaro 19
Esperanto
1Al la hxorestro. Psalmo de David. La cxieloj rakontas la gloron de Dio, Kaj la farojn de Liaj manoj raportas la cxiela firmajxo.

2Tago al tago transdonas diron, Kaj nokto al nokto faras sciigon.

3Sen parolo kaj sen vortoj; Oni ne auxdas ilian vocxon.

4Tra la tuta mondo iras ilia ordono, Kaj gxis la fino de la universo iras iliaj vortoj; Por la suno Li arangxis tendon inter ili.

5Kaj gxi eliras kiel fiancxo el sia baldakeno, GXojas kiel heroo, trakuranta sian vojon.

6Sur unu rando de la cxielo estas gxia levigxo, Kaj gxia rondiro estas gxis aliaj randoj; Kaj nenio kasxigxas antaux gxia varmego.

7La instruo de la Eternulo estas perfekta, gxojigas la animon; La atesto de la Eternulo estas certa, gxi sagxigas sensagxulon.

8La ordonoj de la Eternulo estas justaj, gxojigas la koron; La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaux la okuloj.

9La timo antaux la Eternulo estas pura, restas eterne; La jugxoj de la Eternulo estas veraj, kaj cxiuj estas justaj.

10Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura oro; Ili estas pli dolcxaj, ol mielo kaj cxelaraj mielgutoj.

11Ankaux Via sklavo instruigxis per ili; Kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.

12Kiu scias siajn erarojn? Purigu min de eraroj kasxitaj.

13Ankaux de intencaj eraroj detenu Vian sklavon, Ke ili ne regu super mi. Tiam mi estos perfekta, kaj pura de granda peko.

14Akceptu favore la vortojn el mia busxo kaj la parolon de mia koro antaux Vi, Ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 18
Top of Page
Top of Page