La psalmaro 54
Esperanto
1Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj. Instruo de David, kiam venis la Zifanoj, kaj diris al Saul:Jen David kasxigxas cxe ni. Ho Dio, per Via nomo helpu min, Kaj per Via forto donu al mi justecon.

2Ho Dio, auxskultu mian pregxon, Atentu la vortojn de mia busxo.

3CXar fremduloj levigxis kontraux mi, Kaj fortuloj sercxas mian animon; Ili ne havas Dion antaux si. Sela.

4Jen Dio estas mia helpanto, Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo.

5Li returnos la malbonon al miaj malamikoj: Laux Via vereco ekstermu ilin.

6Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon, Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, cxar gxi estas bona;

7CXar de cxiuj suferoj Li savis min, Kaj vengxon sur miaj malamikoj vidas mia okulo.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 53
Top of Page
Top of Page