La psalmaro 56
Esperanto
1Al la hxorestro. Por Jonatelem-rehxokim. Verko de David, kiam kaptis lin la Filisxtoj en Gat. Korfavoru min, ho Dio, cxar homo volas min engluti, Dum la tuta tago malamiko min premas.

2Miaj malamikoj volas min engluti cxiutage, CXar multaj militas kontraux mi fiere.

3En la tago, kiam mi timas, Mi fidas Vin.

4Dion, kies vorton mi gloras, Tiun Dion mi fidas; mi ne timas: Kion karno faros al mi?

5Dum la tuta tago ili atakas miajn vortojn; CXiuj iliaj pensoj pri mi estas por malbono.

6Ili kolektigxas, embuskas, observas miajn pasxojn, Penante kapti mian animon.

7Por ilia malbonago repagu al ili, En kolero faligu la popolojn, ho Dio!

8Mian vagadon Vi kalkulis; Metu miajn larmojn en Vian felsakon, Ili estas ja en Via libro.

9Tiam miaj malamikoj returnigxos malantauxen en la tago, kiam mi vokos; Tion mi scias, ke Dio estas kun mi.

10Mi gloros vorton de Dio; Mi gloros vorton de la Eternulo.

11Dion mi fidas, mi ne timas: Kion faros al mi homo?

12Mi faris al Vi, ho Dio, promesojn, Mi plenumos al Vi dankoferojn.

13CXar Vi savis mian animon de la morto, Kaj miajn piedojn de falpusxigxo, Por ke mi iradu antaux Dio En la lumo de la vivo.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 55
Top of Page
Top of Page