La psalmaro 58
Esperanto
1Al la hxorestro. Por Al-tasxhxet. Verko de David. CXu efektive vi parolas veron, vi potenculoj? CXu vi juste jugxas, homidoj?

2Kontrauxe, en la koro vi faras krimajxojn, Sur la tero vi pesas per manoj rabemaj.

3De la momento de sia naskigxo la malvirtuloj devojigxis; De el la ventro de sia patrino la mensogantoj ekeraris.

4Ilia veneno estas simila al la veneno de serpento, De surda aspido, kiu sxtopas sian orelon,

5Kiu ne auxskultas la vortojn de sorcxistoj, Kiel ajn lertaj en sia arto.

6Ho Dio, frakasu iliajn dentojn en ilia busxo; Frakasu la makzelojn de la junaj leonoj, ho Eternulo!

7Ili forversxigxu kiel akvo, kiu malaperas; Kiam Li jxetos Siajn sagojn, ili estu kiel bucxitaj.

8Kiel limako konsumigxanta ili malaperu, Kiel abortajxo virina, kiu ne vidis la sunon;

9Antaux ol viaj kaldronoj eksentos la dornojn, Ilin vivajn kaj fresxajn pereigu la ventego.

10GXojos la virtulo, kiam li vidos vengxon; Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo.

11Kaj la homoj diros:Ekzistas rekompenco por la virtulo, Ekzistas Dio, jugxanto sur la tero.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 57
Top of Page
Top of Page