La psalmaro 83
Esperanto
1Kanto-psalmo de Asaf. Ho Dio, ne silentu; Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio!

2CXar jen Viaj malamikoj ekbruis, Kaj Viaj malamantoj levis la kapon.

3Kontraux Via popolo ili sekrete konspiras, Kaj ili konsiligxas kontraux Viaj gardatoj.

4Ili diris:Ni iru, kaj ni ekstermu ilin el inter la popoloj, Ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael.

5CXar ili unuanime interkonsentis, Ili faris interligon kontraux Vi:

6La tendoj de Edom kaj la Isxmaelidoj, Moab kaj la Hagaridoj,

7Gebal kaj Amon kaj Amalek, La Filisxtoj kun la logxantoj de Tiro;

8Ankaux Asirio aligxis al ili Kaj farigxis helpo al la idoj de Lot. Sela.

9Faru al ili, kiel al Midjan, Kiel al Sisera, kiel al Jabin cxe la torento Kisxon,

10Kiuj estis ekstermitaj en En-Dor Kaj farigxis sterko por la tero.

11Agu kun iliaj princoj kiel kun Oreb kaj Zeeb, Kaj kun cxiuj iliaj estroj kiel kun Zebahx kaj Calmuna,

12Kiuj diris:Ni ekposedu la logxejon de Dio!

13Ho mia Dio, similigu ilin al turnigxanta polvo, Al pajlrestajxo antaux vento.

14Kiel fajro bruligas arbaron, Kaj kiel flamo bruldezertigas montojn,

15Tiel pelu ilin per Via ventego, Kaj per Via fulmotondro ilin timigu.

16Plenigu ilian vizagxon per malhonoro, Por ke ili turnigxu al Via nomo, ho Eternulo.

17Ili estu hontigitaj kaj timigitaj por cxiam, Ili malhonorigxu kaj pereu.

18Kaj ili eksciu, ke Vi, kies nomo estas ETERNULO, Estas sola Plejaltulo super la tuta tero.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 82
Top of Page
Top of Page