La psalmaro 85
Esperanto
1Al la hxorestro. Psalmo de la Korahxidoj. Vi korfavoris, ho Eternulo, Vian landon, Vi revenigis la forkaptitojn de Jakob;

2Vi pardonis la kulpon de Via popolo, Vi kovris cxiujn gxiajn pekojn. Sela.

3Vi retenis Vian tutan koleron, Forlasis Vian furiozon.

4Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, Kaj cxesigu Vian koleron kontraux ni.

5CXu eterne Vi nin koleros, Dauxrigos Vian koleron de generacio al generacio?

6CXu Vi ne revivigos nin denove, Ke Via popolo gxoju per Vi?

7Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron, Kaj Vian helpon donu al ni.

8Mi auxdu, kion diras Dio, la Eternulo; CXar Li deklaros pacon al Sia popolo kaj al Siaj fideluloj, Ke ili ne reiru al malsagxeco.

9Jam proksima estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas, Por ke ekregu honoro en nia lando.

10Bono kaj vero renkontigxas, Justeco kaj paco sin kisas.

11Vero elkreskas el la tero, Kaj justeco rigardas el la cxielo.

12Kaj la Eternulo donos bonon, Kaj nia tero donos siajn produktojn.

13Justeco iros antaux Li Kaj faros vojon por Liaj pasxoj.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 84
Top of Page
Top of Page