La psalmaro 86
Esperanto
1Pregxo de David. Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, auxskultu min; CXar mi estas mizera kaj malricxa.

2Konservu mian animon, cxar mi estas fidela; Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, kiu fidas Vin.

3Korfavoru min, ho mia Sinjoro, CXar mi vokas al Vi la tutan tagon.

4GXojigu la animon de Via sklavo, CXar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.

5CXar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema Kaj tre favora por cxiuj, kiuj Vin vokas.

6Auxskultu, ho Eternulo, mian pregxon, Kaj atentu la vocxon de mia petego.

7En tago de mia sufero mi Vin vokas, Por ke Vi auxskultu min.

8Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro, Kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.

9CXiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos kaj klinigxos antaux Via vizagxo, ho mia Sinjoro, Kaj honoros Vian nomon.

10CXar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn; Vi sola estas Dio.

11Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, por ke mi iru en Via vero; Dedicxu mian koron al la respektado de Via nomo.

12Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, mia Dio, per mia tuta koro, Kaj mi honoros Vian nomon eterne.

13CXar granda estas Via boneco al mi; Kaj Vi savis mian animon el la profundo de SXeol.

14Ho Dio, fieruloj levigxis kontraux mi, Kaj anaro da premantoj sercxas mian animon Kaj ne havas Vin antaux si.

15Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favorkora, Longetolerema kaj tre bona kaj verama.

16Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Donu Vian forton al Via sklavo, Kaj helpu la filon de Via sklavino.

17Faru super mi signon por bono, Por ke miaj malamantoj vidu kaj hontigxu, CXar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 85
Top of Page
Top of Page