La psalmaro 94
Esperanto
1Dio de vengxo, ho Eternulo, Dio de vengxo, aperu!

2Levigxu, Jugxanto de la tero; Redonu la meritajxon al la fieruloj.

3Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, Kiel longe la malvirtuloj triumfos?

4Ili estas malhumilaj, parolas arogantajxon; Fanfaronas cxiuj malbonaguloj.

5Vian popolon, ho Eternulo, ili premas, Kaj Vian heredon ili turmentas.

6Vidvinon kaj fremdulon ili mortigas, Kaj orfojn ili bucxas.

7Kaj ili diras:La Eternulo ne vidas, Kaj la Dio de Jakob ne scias.

8Komprenu, senprudentuloj en la popolo; Kaj vi, malsagxuloj, kiam vi sagxigxos?

9CXu ne auxdas Tiu, kiu arangxis orelon? CXu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon?

10CXu ne punas la gxustiganto de la popoloj, Kiu instruas al homo scion?

11La Eternulo scias la pensojn de homo, Ke ili estas vantaj.

12Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, gxustigas, Kaj al kiu Vi instruas Vian legxon,

13Por trankviligi lin en la malbonaj tagoj, GXis estos pretigita la foso por la malvirtulo.

14CXar la Eternulo ne forpusxos Sian popolon, Kaj Sian heredon Li ne forlasos.

15CXar jugxo revenos al vero, Kaj gxin sekvos cxiuj virtkoruloj.

16Kiu helpas min kontraux malbonuloj? Kiu staras apud mi kontraux malbonaguloj?

17Se la Eternulo ne estus mia helpanto, Mia animo preskaux kusxus jam silenta.

18Kiam mi diris, ke mia piedo sxanceligxas, Via boneco, ho Eternulo, min subtenis.

19Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj, Viaj konsoloj karesas mian animon.

20CXu aligxos al Vi trono de maljusteco, Kiu arangxas maljustajxon en la nomo de la legxo?

21Ili sin armas kontraux la animo de virtulo, Kaj sangon senkulpan ili akuzas.

22Sed la Eternulo estos mia rifugxejo; Kaj mia Dio estos la roko de mia sxirmo.

23Kaj Li redonos al ili por iliaj malbonagoj, Kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos; Ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 93
Top of Page
Top of Page