Apokalipso de sankta Johano 15
Esperanto
1Kaj mi vidis alian signon en la cxielo, grandan kaj mirindan:sep angxelojn havantajn sep plagojn, la finajn, cxar en ili finigxis la kolero de Dio.

2Kaj mi vidis kvazaux vitran maron, miksitan kun fajro; kaj tiujn, kiuj venkis la beston kaj gxian bildon kaj la numeron de gxia nomo; kaj ili staris sur la vitra maro, havante harpojn de Dio.

3Kaj ili kantis la kanton de Moseo, la servanto de Dio, kaj la kanton de la SXafido, dirante:Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca; justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, ho Regxo de la nacioj.

4Kiu ne timos, ho Sinjoro, kaj ne gloros Vian nomon? cxar Vi sola estas sankta; cxar cxiuj nacioj venos kaj adorklinigxos al Vi; cxar Viaj justajxoj elmontrigxis.

5Kaj post tio mi rigardis, kaj malfermigxis la templo de la tabernaklo de la atesto en la cxielo; 6kaj elvenis el la templo la sep angxeloj, havante la sep plagojn, vestite per linajxo pura kaj luma, kaj zonite cxirkaux la brusto per ora zono. 7Kaj unu el la kvar kreitajxoj donis al la sep angxeloj sep orajn pelvojn, plenajn de la kolero de Dio, la vivanta por cxiam kaj eterne. 8Kaj la templo plenigxis de fumo el la gloro de Dio kaj el Lia potenco; kaj neniu povis eniri en la templon, gxis finigxos la sep plagoj de la sep angxeloj.



Esperanto

Bible Hub

Revelation 14
Top of Page
Top of Page