Al la romanoj 16
Esperanto
1Mi rekomendas al vi nian fratinon Febe, kiu estas diakonino de la eklezio en Kenkrea; 2por ke vi akceptu sxin en la Sinjoro, kiel konvenas al sanktuloj, kaj ke vi helpu sxin, en cxiuj aferoj, pri kiuj sxi bezonos vin; cxar sxi ankaux estis helpantino de multaj, kaj de mi mem.

3Salutu Priskilan kaj Akvilan, miajn kunlaborantojn en Kristo Jesuo, 4kiuj pro mia vivo riskis siajn kolojn; ilin dankas ne nur mi, sed ankaux cxiuj eklezioj de la nacianoj; 5kaj salutu la eklezion en ilia domo. Salutu mian amatan Epajneton, kiu estas la unuaajxo de Azio por Kristo. 6Salutu Marian, kiu multe laboris por vi. 7Salutu Andronikon kaj Junion, miajn parencojn kaj miajn kunkaptitojn, kiuj estas konataj inter la apostoloj, kaj ankaux estis en Kristo antaux ol mi. 8Salutu Ampliason, mian amaton en la Sinjoro. 9Salutu Urbanon, nian kunlaboranton por Kristo, kaj mian amatan Stahxison. 10Salutu Apeleson, la aprobitan en Kristo. Salutu tiujn, kiuj estas cxe Aristobulo. 11Salutu mian parencon Herodion. Salutu tiujn cxe Narkiso, kiuj estas en la Sinjoro. 12Salutu Trifajnan kaj Trifosan, kiuj laboras en la Sinjoro. Salutu Persison, la virinon amatan, kiu multe laboris en la Sinjoro. 13Salutu Rufon, elektitan de la Sinjoro, kaj lian kaj mian patrinon. 14Salutu Asinkriton, Flegonon, Hermeson, Patrobason, Hermason, kaj la fratojn cxe ili. 15Salutu Filologon kaj Julian, Nereon kaj lian fratinon, kaj Olimpason, kaj cxiujn sanktulojn kun ili. 16Salutu unu la alian per sankta kiso. CXiuj eklezioj de Kristo vin salutas.

17Nun mi vin petas, fratoj, observi tiujn, kiuj kauxzas la malkonsentojn kaj ofendojn kontraux la instruado, kiun vi lernis; kaj forturni vin de ili. 18CXar tiaj homoj servas ne al nia Sinjoro Kristo, sed al sia ventro; kaj per siaj belaj kaj flataj vortoj ili trompas la korojn de la naivuloj. 19CXar via obeemeco estas sciigita al cxiuj homoj. Tial mi gxojas pro vi; sed mi deziras, ke vi estu sagxaj rilate la bonon kaj malkleraj rilate la malbonon. 20Kaj la Dio de paco baldaux subpremos Satanon sub viaj piedoj. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.

21Salutas vin Timoteo, mia kunlaboranto, kaj Lucio kaj Jason kaj Sosipatro, miaj parencoj.

22Mi, Tertio, kiu skribis cxi tiun epistolon, salutas vin en la Sinjoro.

23Vin salutas Gajo, la gastiganto de mi kaj de la tuta eklezio. Vin salutas Erasto, la ekonomo de la urbo, kaj Kvarto, la frato. 24La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi cxiuj. Amen.

25Al Tiu, kiu povas fortikigi vin, laux mia evangelio kaj la predikado de Jesuo Kristo, laux la malkasxo de la mistero, silentigita tra eternaj tempoj, 26sed nun elmontrita, kaj per la profetaj skriboj laux la ordono de la eterna Dio sciigita al cxiuj nacioj por obeado de fido; 27al la sola sagxa Dio, per Jesuo Kristo estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.



Esperanto

Bible Hub

Romans 15
Top of Page
Top of Page