Kroniko 1 11
Esperanto
1Kaj kunvenis cxiuj Izraelidoj al David en HXebronon, kaj diris:Jen ni estas via osto kaj via karno. 2Ankaux hieraux kaj antauxhieraux, kiam Saul estis ankoraux regxo, vi elkondukadis kaj enkondukadis Izraelon; kaj la Eternulo, via Dio, diris al vi:Vi pasxtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos estro de Mia popolo Izrael. 3Kaj cxiuj plejagxuloj de Izrael venis al la regxo en HXebronon, kaj David faris kun ili interligon en HXebron antaux la Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon regxo super Izrael, konforme al la vorto de la Eternulo per Samuel.

4Kaj David kaj cxiuj Izraelidoj iris en Jerusalemon (tio estas, en Jebuson). Tie la Jebusidoj estis la logxantoj de la lando. 5Kaj la logxantoj de Jebus diris al David:Vi ne eniros cxi tien. Sed David venkoprenis la fortikajxon Cion, tio estas, la urbon de David. 6Kaj David diris:Kiu la unua venkobatos la Jebusidojn, tiu estos cxefo kaj estro. Kaj la unua supreniris Joab, filo de Ceruja, kaj li farigxis cxefo. 7Kaj David eklogxis en tiu fortikajxo; pro tio oni donis al gxi la nomon:Urbo de David. 8Kaj li cxirkauxkonstruis la urbon cxiuflanke, de Milo en la tuta cxirkauxo; kaj Joab restarigis la ceterajn partojn de la urbo. 9Kaj David farigxadis cxiam pli kaj pli granda, kaj la Eternulo Cebaot estis kun li.

10Jen estas la cxefaj herooj, kiuj estis cxe David, kaj kiuj tenis sin forte kun li dum lia regxado, kune kun la tuta Izrael, por regxigi lin super Izrael konforme al la vorto de la Eternulo. 11Jen estas la nombro de la herooj, kiuj estis cxe David:Jasxobeam, filo de HXahxmoni, estro de la tridek; li levis sian lancon kontraux tricent kaj mortigis ilin per unu fojo.

12Post li estis Eleazar, filo de Dodo, la Ahxohxido; li estis el la tri herooj. 13Li estis kun David en Pas-Damim, kie la Filisxtoj kolektigxis por batalo; tie estis kampoparto plena de hordeo; kaj la popolo forkuris antaux la Filisxtoj. 14Sed tiuj starigxis meze de la kampoparto, kaj savis gxin kaj venkobatis la Filisxtojn; kaj la Eternulo helpis per granda helpo.

15Kaj tri el la tridek cxefoj iris sur la rokon al David, en la kavernon Adulam, dum la tendaro de la Filisxtoj staris en la valo Refaim. 16David tiam estis en la fortikajxo, kaj la garnizono de la Filisxtoj estis tiam en Bet-Lehxem. 17Kaj David esprimis deziron kaj diris:Kiu trinkigus al mi akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estas apud la pordego? 18Tiam tiuj tri trarompe penetris en la tendaron de la Filisxtoj, cxerpis akvon el la puto Bet-Lehxema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj alportis al David. Sed David ne volis trinki gxin; li elversxis gxin al la Eternulo, 19kaj diris:Gardu min mia Dio, ke mi ne faru tion:cxu mi trinku la sangon de tiuj viroj, kiuj riskis sian vivon? cxar kun risko por sia vivo ili alportis gxin. Kaj li ne volis trinki gxin. Tion faris la tri herooj.

20Abisxaj, frato de Joab, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri. 21El la tri li estis honorata de du kaj estis ilia estro, sed en la trion li ne eniris.

22Benaja, filo de Jehojada, filo de homo kuragxa, granda pro siaj faroj, el Kabceel:li mortigis la du fortulojn de Moab; li ankaux malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en negxa tago. 23Li ankaux mortigis Egipton, viron, kiu havis la alton de kvin ulnoj; en la mano de la Egipto estis lanco kiel rultrabo de teksisto; li aliris al li kun bastono, elsxiris la lancon el la mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco. 24Tion faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter la tri herooj. 25Inter la tridek li estis plej honorata, sed en la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.

26La cxefaj militistoj estis:Asahel, frato de Joab, Elhxanan, filo de Dodo, el Bet-Lehxem, 27SXamot, la Harorano, HXelec, la Pelonano, 28Ira, filo de Ikesx, la Tekoaano, Abiezer, la Anatotano, 29Sibhxaj, la HXusxaido, Ilaj, la Ahxohxido, 30Maharaj, la Netofaano, HXeled, filo de Baana, la Netofaano, 31Itaj, filo de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj, Benaja, la Piratonano, 32HXuraj, el Nahxale-Gaasx, Abiel, la Arbatano, 33Azmavet, la Bahxurimano, Eljahxba, la SXaalbonano; 34el la filoj de Hasxem, la Gizonano:Jonatan, filo de SXage, la Hararano, 35Ahxiam, filo de Sahxar, la Hararano, Elifal, filo de Ur, 36HXefer, la Mehxeratano, Ahxija, la Pelonano, 37HXecro, la Karmelano, Naaraj, filo de Ezbaj, 38Joel, frato de Natan, Mibhxar, filo de Hagri, 39Celek, la Amonido, Nahxaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de Ceruja, 40Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido, 41Urija, la HXetido, Zabad, filo de Ahxlaj, 42Adina, filo de SXiza, la Rubenido, cxefo de Rubenidoj, kaj kun li estis tridek, 43HXanan, filo de Maahxa, Josxafat, la Mitnido, 44Uzija, la Asxterotano, SXama kaj Jeiel, filoj de HXotam, la Aroerano, 45Jediael, filo de SXimri, kaj lia frato Johxa, la Ticano, 46Eliel, la Mahxavido, Jeribaj kaj Josxavja, filoj de Elnaam, Jitma, la Moabido, 47Eliel, Obed, kaj Jaasiel el Mecobaja.



Esperanto

Bible Hub

1 Chronicles 10
Top of Page
Top of Page