De Johano 1 2
Esperanto
1Infanetoj miaj, cxi tion mi skribas al vi, por ke vi ne peku. Kaj se iu pekas, ni havas Advokaton cxe la Patro, Jesuon Kriston, la justan; 2kaj li estas repacigo pro niaj pekoj, kaj ne sole pro niaj, sed ankaux pro la tuta mondo.

3Kaj per cxi tio ni scias, ke ni konas lin:se ni observas liajn ordonojn. 4Kiu diras:Mi lin konas, kaj ne observas liajn ordonojn, tiu estas mensoganto, kaj la vero ne estas en li; 5sed en cxiu ajn, kiu observas lian vorton, vere perfektigxis la amo al Dio. Per cxi tio ni scias, ke ni estas en li: 6kiu diras, ke li restas en li, tiu mem devus tiel iradi, kiel li iradis.

7Amataj, al vi mi skribas ne ordonon novan, sed malnovan ordonon, kiun vi havis de la komenco; la malnova ordono estas la vorto, kiun vi auxdis. 8Ankaux mi skribas al vi novan ordonon, kiu estas vera en li kaj en vi; cxar la mallumo forpasas, kaj la vera lumo jam brilas. 9Kiu diras, ke li estas en la lumo, kaj malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo ankoraux gxis nun. 10Kiu amas sian fraton, tiu restas en la lumo, kaj en li ne estas faligajxo. 11Sed kiu malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo, kaj iras en la mallumo, kaj ne scias, kien li iras, cxar la mallumo blindigis al li la okulojn.

12Mi skribas al vi, infanetoj, cxar la pekoj al vi estas pardonitaj pro lia nomo. 13Mi skribas al vi, patroj, cxar vi konas tiun, kiu estas de la komenco. Mi skribas al vi, junuloj, cxar vi venkis la malbonulon. Mi skribis al vi, infanoj, cxar vi konas la Patron. 14Mi skribis al vi, patroj, cxar vi konas tiun, kiu estas de la komenco. Mi skribis al vi, junuloj, cxar vi estas fortaj, kaj la vorto de Dio restas en vi, kaj vi venkis la malbonulon.

15Ne amu la mondon, nek la mondajxojn. Se iu amas la mondon, la amo al la Patro ne estas en li. 16CXar cxio, kio estas en la mondo, la dezirego de la karno kaj la dezirego de la okuloj kaj la fiereco de vivo, estas ne de la Patro, sed de la mondo. 17Kaj forpasas la mondo kaj gxia dezirego; sed la plenumanto de la volo de Dio restas por eterne.

18Infanoj, jam estas la lasta horo; kaj kiel vi auxdis, ke antikristo venas, jam levigxis multe da antikristoj; per tio ni scias, ke estas la lasta horo. 19De ni ili eliris, sed ili ne estis el ni; cxar se ili el ni estus, ili restus cxe ni; sed ili eliris, por ke ili elmontrigxu, ke ili cxiuj ne estas el ni. 20Kaj vi havas sanktoleadon de la Sanktulo, kaj vi scias cxion. 21Mi skribis al vi ne pro tio, ke vi ne scias la veron, sed pro tio, ke vi gxin scias, kaj pro tio, ke nenia mensogo estas el la vero. 22Kiu estas la mensogisto, krom tiu, kiu malkonfesas, ke Jesuo estas la Kristo? Tiu estas la antikristo, kiu malkonfesas la Patron kaj la Filon. 23CXiu, kiu malkonfesas la Filon, ne havas la Patron; tiu, kiu konfesas la Filon, havas ankaux la Patron. 24Vi do lasu resti en vi tion, kion vi auxdis de la komenco. Se tio, kion vi auxdis de la komenco, restos en vi, vi ankaux restos en la Filo kaj en la Patro.

25Kaj jen estas la promeso, kiun li promesis al ni:la vivo eterna.

26CXi tion mi skribis al vi pri tiuj, kiuj vin forlogas de la vojo. 27Pri vi, la sanktoleado, kiun vi ricevis de li, restas en vi, kaj vi ne havas bezonon, ke iu vin instruu; sed kiel lia sanktoleado vin instruas pri cxio kaj estas vera kaj ne estas mensogo, kaj kiel gxi vin instruis, vi restas en li.

28Kaj nun, infanetoj, restu en li; por ke, se li elmontrigxos, ni havu kuragxon, kaj ne hontu antaux li cxe lia alveno. 29Se vi scias, ke li estas justa, vi scias, ke ankaux cxiu, kiu faras justecon, el li naskigxis.



Esperanto

Bible Hub

1 John 1
Top of Page
Top of Page