Reĝoj 1 19
Esperanto
1Ahxab rakontis al Izebel cxion, kion faris Elija, kaj tion, ke li mortigis cxiujn profetojn per glavo. 2Tiam Izebel sendis senditon al Elija, por diri:La dioj faru al mi tion kaj pli, se mi morgaux en cxi tiu tempo ne faros kun via animo, kiel estas farite kun la animo de cxiu el ili. 3Li ektimis, kaj levigxis kaj foriris, por savi sian vivon; kaj li venis en Beer-SXeban, kiu trovigxas en Judujo, kaj restigis tie sian junulon. 4Sed li mem iris en la dezerton vojiron de unu tago, kaj venis kaj sidigxis sub unu genisto kaj petis morton por sia animo, kaj diris:Suficxas nun, ho Eternulo! prenu mian animon, cxar mi ne estas pli bona ol miaj patroj. 5Kaj li kusxigxis kaj endormigxis sub la genisto; kaj jen angxelo ektusxis lin, kaj diris al li:Levigxu, mangxu. 6Li ekrigardis, kaj jen cxe sia kaploko li ekvidis bakitan paneton kaj krucxon kun akvo. Kaj li mangxis kaj trinkis, kaj denove kusxigxis, por dormi. 7Kaj la angxelo de la Eternulo revenis duan fojon kaj ektusxis lin, kaj diris:Levigxu, mangxu, cxar vin atendas granda vojo. 8Kaj li levigxis kaj mangxis kaj trinkis; kaj per la forto, kiun li ricevis de tiu mangxado, li iris kvardek tagojn kaj kvardek noktojn gxis HXoreb, la monto de Dio.

9Kaj tie li eniris en kavernon kaj tradormis tie. Kaj jen aperis al li vorto de la Eternulo, kaj diris al li:Kion vi faras cxi tie, Elija? 10Kaj li respondis:Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, cxar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni sercxas mian animon, por forpreni gxin.

11Kaj Li diris:Eliru kaj starigxu sur la monto antaux la Eternulo. Kaj jen la Eternulo preteriras, kaj granda kaj forta vento dissxiras montojn kaj disrompas rokojn antaux la Eternulo; sed ne en la vento estis la Eternulo. Post la vento estis tertremo, sed ne en la tertremo estis la Eternulo. 12Post la tertremo estis fajro, sed ne en la fajro estis la Eternulo. Post la fajro auxdigxis blovado de delikata venteto. 13Kiam Elija tion ekauxdis, li kovris sian vizagxon per sia mantelo, kaj eliris kaj starigxis cxe la enirejo de la kaverno. Kaj jen aperis al li vocxo, kaj diris:Kion vi faras cxi tie, Elija? 14Kaj li respondis:Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, cxar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni sercxas mian animon, por forpreni gxin.

15Kaj la Eternulo diris al li:Iru returne vian vojon tra la dezerto al Damasko; kiam vi venos, sanktoleu HXazaelon kiel regxon super Sirio; 16kaj Jehun, filon de Nimsxi, sanktoleu kiel regxon super Izrael; kaj Elisxan, filon de SXafat, el Abel-Mehxola, sanktoleu kiel profeton anstataux vi. 17Kaj estos, ke kiu savigxos de la glavo de HXazael, tiun mortigos Jehu; kaj kiu savigxos de la glavo de Jehu, tiun mortigos Elisxa. 18Mi restigos el Izrael sep mil, cxiujn, kies genuoj ne fleksigxis antaux Baal kaj kies busxo ne kisis lin.

19Kaj li foriris de tie, kaj trovis Elisxan, filon de SXafat, kiu estis pluganta; dek du bovoparoj estis antaux li, kaj li mem estis cxe la dek-dua. Kaj Elija aliris al li kaj jxetis al li sian mantelon. 20Kaj tiu forlasis la brutojn kaj ekkuris al Elija, kaj diris:Permesu al mi nur kisi mian patron kaj mian patrinon, kaj mi sekvos vin. Kaj li diris al li:Iru kaj revenu, cxar kion mi faris al vi? 21Kaj tiu foriris de li, kaj prenis paron da bovoj kaj bucxis ilin, kaj sur la jungajxo de la bovoj li kuiris la viandon kaj donis al la homoj, kaj ili mangxis. Kaj li levigxis kaj eksekvis Elijan kaj ekservis lin.



Esperanto

Bible Hub

1 Kings 18
Top of Page
Top of Page