Samuel 1 20
Esperanto
1Sed David forkuris el Najot en la Rama regiono, kaj venis, kaj diris al Jonatan:Kion mi faris? kio estas mia krimo? kaj kio estas mia peko antaux via patro, ke li volas forpreni mian animon? 2Sed tiu diris al li:Tio certe ne farigxos, vi ne mortos; mia patro faras nenian aferon grandan aux malgrandan, ne sciigante tion al mi; kial do mia patro kasxus antaux mi cxi tiun aferon? tio ne farigxos. 3Tiam David plue jxuris kaj diris:Via patro scias bone, ke vi favoras min, tial li diris al si:Jonatan ne devas scii cxi tion, por ke li ne afliktigxu; vere, kiel vivas la Eternulo kaj kiel vivas via animo, inter mi kaj la morto estas nur unu pasxo. 4Kaj Jonatan diris al David:Kion ajn via animo diros, tion mi faros por vi. 5Tiam David diris al Jonatan:Jen morgaux estos monatkomenco, kaj mi devas sidi kun la regxo cxe la tagmangxo; permesu, ke mi foriru kaj kasxu min sur la kampo gxis vespero de la tria tago. 6Se via patro demandos pri mi, tiam diru:David forte petis min, ke li kuru al sia urbo Bet-Lehxem, cxar tie estas cxiujara oferado de la tuta familio. 7Se li diros:Bone, tiam estos paco al via sklavo; sed se li ekkoleros, tiam sciu, ke malbono jam estas decidita de li. 8Faru do favorkorajxon al via sklavo, cxar vi akceptis vian sklavon kun vi en interligon antaux la Eternulo; kaj se mi havas sur mi ian kulpon, tiam mortigu min vi; sed por kio vi venigus min al via patro? 9Sed Jonatan diris:Neniam tio farigxu al vi, ke mi scius, ke mia patro decidis malbonon kontraux vi, kaj mi ne sciigus tion al vi. 10Kaj David diris al Jonatan:Kiu diros al mi, se via patro donos al vi respondon kruelan? 11Jonatan diris al David:Venu, ni eliros sur la kampon. Kaj ambaux eliris sur la kampon.

12Tiam Jonatan diris al David:La Eternulo, Dio de Izrael, se mi esploros mian patron gxis postmorgaux, kaj konvinkigxos, ke li estas favora al David, kaj se mi tiam ne sendos al vi kaj ne malkasxos al viaj oreloj- 13tiam la Eternulo punu kaj repunu Jonatanon. Sed se al mia patro placxos io malbona kontraux vi, tion mi ankaux malkasxos al viaj oreloj, kaj mi forliberigos vin, ke vi iru en paco; kaj la Eternulo estu kun vi, kiel Li estis kun mia patro. 14Kaj se mi ankoraux vivos, cxu vi ne agos kun mi favorkore, ke mi ne mortu? 15Kaj vian favorkorecon ne fortiru de mia domo eterne, ecx ne tiam, kiam la Eternulo ekstermos cxiujn malamikojn de David de sur la tero. 16Tiamaniere faris Jonatan interligon kun la domo de David, se la Eternulo punos la malamikojn de David. 17Kaj Jonatan plue jxuris al David pri sia amo al li, cxar li amis lin kiel sian animon.

18Kaj Jonatan diris al li:Morgaux estos komenco de monato, kaj oni demandos pri vi, cxar oni rimarkos vian sidlokon. 19En la tria tago rapidu kaj venu al la loko, kie vi kasxis vin dum la labora tago, kaj vi sidos apud la sxtono Ezel. 20Kaj mi pafos preter gxin tri sagojn, kvazaux pafante al celo. 21Kaj poste mi sendos junulon, dirante:Iru, trovu la sagojn. Se mi diros al la junulo:Jen la sagoj estas antaux vi, prenu ilin kaj venu-tiam estas paco al vi kaj nenio minacas, kiel vivas la Eternulo. 22Sed se mi tiel diros al la junulo:Jen la sagoj estas post vi malproksime-tiam foriru, cxar la Eternulo vin forsendas. 23Kaj koncerne tion, kion parolis inter ni mi kaj vi, la Eternulo estu inter mi kaj vi por cxiam.

24Tiam David kasxis sin sur la kampo. Kaj kiam estis la monatkomenco, la regxo sidigxis al tagmangxo; 25kaj kiam la regxo sidigxis sur sia loko, kiel cxiufoje, sur la sidloko apud la muro, Jonatan levigxis, kaj Abner sidigxis apud Saul, kaj la loko de David restis neokupita. 26Sed Saul diris nenion en tiu tago, cxar li pensis:Io okazis al li, versxajne li estas malpura, li ne purigxis. 27Estis la dua tago de la monatkomenco, kaj la loko de David restis neokupita. Tiam Saul diris al sia filo Jonatan:Kial la filo de Jisxaj ne venis hieraux nek hodiaux al la tagmangxo? 28Kaj Jonatan respondis al Saul:David forte petis min, ke li iru Bet- Lehxemon, 29kaj li diris:Forliberigu min, cxar ni havas en la urbo familian oferadon, kaj mia frato ordonis al mi esti tie; tial nun, se vi estas favora al mi, permesu, ke mi rapidu tien kaj ke mi vidu miajn fratojn. Tial li ne venis al la tablo de la regxo.

30Tiam ekflamis la kolero de Saul kontraux Jonatan, kaj li diris al li:Ho, filo de obstina virino! cxu mi ne scias, ke vi elektis al vi la filon de Jisxaj, por via malhonoro kaj por la malhonoro de via patrino? 31CXar tiel longe, kiel la filo de Jisxaj vivos sur la tero, ne fortikigxos vi nek via regno. Nun sendu, kaj venigu lin al mi, cxar li meritas la morton. 32Sed Jonatan respondis al sia patro Saul kaj diris al li:Pro kio oni mortigu lin? kion li faris? 33Tiam Saul jxetis sur lin la lancon, por frapi lin. Tiam Jonatan komprenis, ke cxe lia patro gxi estas afero decidita, mortigi Davidon. 34Kaj Jonatan en forta kolero levis sin de cxe la tablo; kaj li nenion mangxis en tiu dua tago de la monatkomenco; cxar li malgxojis pro David, ke lia patro tiel insultis lin.

35En la sekvanta mateno Jonatan eliris sur la kampon en la tempo interkonsentita kun David, kaj malgranda knabo estis kun li. 36Kaj li diris al sia knabo:Kuru, trovu la sagojn, kiujn mi pafas. La knabo kuris, kaj li pafjxetis la sagon malproksime trans lin. 37Kiam la knabo venis al la loko, kien Jonatan pafjxetis la sagon, Jonatan ekkriis al la junulo, dirante:La sago kusxas ja post vi malproksime. 38Kaj Jonatan kriis al la knabo:Tuj, rapidu, ne staru. Kaj la knabo de Jonatan kolektis la sagojn kaj venis al sia sinjoro. 39Kaj la knabo nenion sciis; nur Jonatan kaj David sciis la aferon. 40Jonatan fordonis siajn armilojn al la knabo, kiu estis cxe li, kaj diris al li:Iru, portu en la urbon. 41Kiam la knabo foriris, David levigxis de la suda flanko, jxetis sin vizagxaltere, kaj salutis tri fojojn; kaj ili kisis sin reciproke, kaj ploris ambaux kune, sed David pli. 42Kaj Jonatan diris al David:Iru en paco, kiel ni jxuris ambaux per la nomo de la Eternulo, dirante:La Eternulo estu inter mi kaj vi, inter mia idaro kaj via idaro eterne. Kaj li levigxis kaj foriris, kaj Jonatan venis en la urbon.



Esperanto

Bible Hub

1 Samuel 19
Top of Page
Top of Page