Samuel 2 1
Esperanto
1Post la morto de Saul, kiam David revenis de la venkobato de Amalek, kaj David estis en Ciklag de du tagoj, 2okazis, ke en la tria tago iu viro venis el la tendaro, de Saul, kaj liaj vestoj estis dissxiritaj kaj terpolvo estis sur lia kapo; kaj kiam li alvenis al David, li jxetis sin sur la teron kaj adorklinigxis. 3Kaj David diris al li:De kie vi venas? Kaj tiu diris al li:El la tendaro de la Izraelidoj mi forsavis min. 4Kaj David diris al li:Kiel estis la afero? diru al mi, mi petas. Kaj tiu diris, ke la popolo forkuris el la batalo, ke multaj falis el la popolo kaj mortis, kaj ke ankaux Saul kaj lia filo Jonatan mortis. 5Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li:Kiamaniere vi eksciis, ke mortis Saul kaj lia filo Jonatan? 6Kaj la junulo raportanta al li diris:Okaze mi venis sur la monton Gilboa, kaj jen mi vidis, ke Saul apogas sin sur sia glavo kaj la cxaroj kaj rajdantoj atingas lin. 7Kaj li ekrigardis malantauxen, kaj ekvidis min kaj vokis min; kaj mi diris:Jen mi estas. 8Kaj li diris al mi:Kiu vi estas? Kaj mi diris al li:Mi estas Amalekido. 9Kaj li diris al mi:Starigxu, mi petas, super mi, kaj mortigu min, cxar kaptis min agonio; cxar mia animo gxis nun ankoraux estas en mi. 10Tiam mi starigxis super li kaj mortigis lin, cxar mi sciis, ke li ne vivos post sia falo; kaj mi prenis la kronon, kiu estis sur lia kapo, kaj la brakornamon, kiu estis sur lia brako, kaj mi alportis ilin al mia sinjoro cxi tien.

11Tiam David kaptis siajn vestojn kaj dissxiris ilin, ankaux cxiuj homoj, kiuj estis kun li. 12Kaj ili funebris kaj ploris kaj fastis gxis la vespero, pro Saul, kaj pro Jonatan, lia filo, kaj pro la popolo de la Eternulo, kaj pro la domo de Izrael, ke ili falis de glavo. 13Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li:De kie vi estas? Kaj tiu respondis:Mi estas filo de fremdulo Amalekido. 14Tiam David diris al li:Kiel vi ne timis etendi vian manon, por pereigi la sanktoleiton de la Eternulo? 15Kaj David alvokis unu el la servantoj, kaj diris:Alproksimigxu, kaj frapu lin. Kaj tiu frapis lin, kaj li mortis. 16Kaj David diris al li:Via sango estu sur via kapo; cxar via busxo atestas kontraux vi per tio, ke vi diris:Mi mortigis la sanktoleiton de la Eternulo.

17Kaj David eldiris la sekvantan funebran parolon pri Saul kaj pri lia filo Jonatan 18(kaj li ordonis instrui al la Judoj la uzadon de pafarko, kiel estas skribite en la libro de la Justulo):

19La beleco de Izrael estas mortigita sur viaj altajxoj! Kiel falis la herooj!

20Ne sciigu en Gat, Ne anoncu sur la stratoj de Asxkelon; Por ke ne gxoju la filinoj de la Filisxtoj, Por ke ne gxojkriu la filinoj de la necirkumciditoj.

21Montoj en Gilboa, Nek roso nek pluvo estu sur vi, nek kampoj fruktodonaj; CXar tie estas malhonorita la sxildo de herooj, La sxildo de Saul, kvazaux li ne estus oleita per sankta oleo.

22Sen sango de mortigitoj, sen sebo de fortuloj, La pafarko de Jonatan neniam venis returne, Kaj la glavo de Saul ne revenis vane.

23Saul kaj Jonatan, amindaj kaj cxarmaj cxe sia vivo, Ecx cxe sia morto ne disigxis; Pli rapidaj ili estis ol agloj, Pli fortaj ol leonoj.

24Filinoj de Izrael, ploru pri Saul, Kiu vestis vin per purpuro kun ornamajxoj, Kiu metis orajn ornamojn sur viajn vestojn.

25Kiel falis herooj meze de la batalo! Mortigita estas Jonatan sur viaj altajxoj.

26Mi malgxojas pro vi, mia frato Jonatan; Vi estis al mi tre kara; Via amo estis al mi pli kara, Ol la amo de virinoj.

27Kiel falis herooj, Kaj pereis batalaj armiloj!



Esperanto

Bible Hub

1 Samuel 31
Top of Page
Top of Page