La agoj de la apostoloj 25
Esperanto
1Festo do, veninte en la provincon, post tri tagoj supreniris de Cezarea al Jerusalem. 2Kaj la cxefpastro kaj la cxefoj de la Judoj faris denuncon al li kontraux Pauxlo, kaj lin instigis, 3petante de li favoron kontraux Pauxlo, ke li venigu lin al Jerusalem; cxar ili arangxis embuskon, por mortigi lin sur la vojo. 4Tamen Festo respondis, ke Pauxlo estas gardata en Cezarea, kaj ke li mem baldaux iros tien. 5Tial, li diris, la eminentuloj el vi tien iru kun mi, kaj se estas io krima en la viro, ili lin akuzu.

6Kaj restinte inter ili ne pli ol ok aux dek tagojn, li iris al Cezarea; kaj en la sekvanta tago li sidigxis sur la tribunala segxo, kaj ordonis, ke oni alkonduku Pauxlon. 7Kaj kiam li alestis, la Judoj, kiuj malsupreniris de Jerusalem, staris cxirkauxe, akuzante lin pri multaj kaj gravaj kulpoj, kiujn ili ne povis pruvi; 8tiam Pauxlo responde pledis:Nek kontraux la legxo de la Judoj, nek kontraux la templo, nek kontraux Cezaro mi iamaniere ofendis. 9Sed Festo, dezirante akiri favoron cxe la Judoj, respondis al Pauxlo, dirante:CXu vi volas supreniri al Jerusalem, kaj tie esti jugxata antaux mi pri cxi tiuj aferoj? 10Sed Pauxlo diris:Mi staras antaux la tribunalo de Cezaro, kie mi devas esti jugxata; kontraux la Judoj mi faris nenian malbonon, kiel ankaux vi tre bone scias. 11Se do mi estas krimulo, kaj faris ion meritantan morton, mi ne rifuzas morti; sed se estas vera nenio el tiuj aferoj, pri kiuj ili min akuzas, neniu povas cedi min al ili. Mi apelacias al Cezaro. 12Tiam Festo, kunparolinte kun la konsilantaro, respondis:Vi apelaciis al Cezaro; al Cezaro vi devos iri.

13Kaj post paso de kelke da tagoj, la regxo Agripo kaj Bernike venis al Cezarea kaj salutis Feston. 14Kaj dum ili restis tie multajn tagojn, Festo montris al la regxo la aferon de Pauxlo, dirante:Felikso lasis katenita unu viron, 15pri kiu, kiam mi estis en Jerusalem, la cxefpastro kaj pliagxuloj de la Judoj sciigis min, postulante jugxon kontraux li. 16Al ili mi respondis, ke cxe la Romanoj ne estas moro transdoni iun al morto, antaux ol la akuzito havos la akuzantojn vizagxon kontraux vizagxo, kaj ricevos permeson defendi sin pri la akuzo. 17Kiam do ili kunvenis cxi tien, mi faris nenian prokraston, sed en la sekvanta tago mi sidigxis sur la tribunala segxo kaj ordonis alkonduki la viron. 18La akuzantoj, starigxinte, prezentis pri li nenian kulpigon tian, kian mi atendis, 19sed havis kelkajn demandojn kontraux li pri sia propra religio, kaj pri unu Jesuo, kiu mortis, kaj pri kiu Pauxlo asertis, ke li vivas. 20Kaj mi, en embaraso, kiel fari ekzamenon pri tio, demandis, cxu li volas iri al Jerusalem kaj tie esti jugxata koncerne tiun aferon. 21Sed kiam Pauxlo apelaciis, ke li estu rezervata por la decido de lia Imperiestra Mosxto, mi ordonis gardi lin, gxis mi povos lin sendi al Cezaro. 22Kaj Agripo diris al Festo:Volonte ankaux mi auxskultus tiun viron. Morgaux, li diris, vi lin auxskultos.

23Tial en la sekvanta tago, kiam venis Agripo kaj Bernike kun grandioza parado, kaj ili eniris en la auxditorion kun la cxefkapitanoj kaj la eminentuloj el la urbo, Festo ordonis, kaj oni enkondukis Pauxlon. 24Kaj Festo diris:Regxo Agripo, kaj cxiuj viroj, kiuj cxeestas kun ni, vi vidas cxi tiun, pri kiu la tuta amaso de la Judoj instigis min en Jerusalem kaj ankaux cxi tie, kriante, ke ne decas, ke li vivu plu. 25Sed mi trovis, ke li ne faris ion meritantan morton; kaj cxar li mem apelaciis al lia Imperiestra Mosxto, mi decidis sendi lin. 26Sed pri li mi havas nenion precizan por skribi al mia sinjoro. Tial mi elkondukis lin antaux vin cxiujn, kaj precipe antaux vin, regxo Agripo, por ke post ekzameno mi havu ion por skribi. 27CXar sxajnas al mi senracie, sendi arestiton, kaj ne klarigi la akuzojn kontraux li metitajn.



Esperanto

Bible Hub

Acts 24
Top of Page
Top of Page