La predikanto 7
Esperanto
1Pli bona estas bona nomo, ol bona oleo; kaj la tago de la morto estas pli bona, ol la tago de la naskigxo.

2Pli bone estas iri en domon de funebro, ol iri en domon de festenado; cxar morto estas la fino de cxiu homo, kaj la vivanto notos cxi tion en sia koro.

3Pli bona estas plendo, ol rido; cxar cxe malgxojo de la vizagxo plibonigxas la koro.

4La koro de sagxuloj estas en domo de funebro, kaj la koro de malsagxuloj en domo de gxojo.

5Pli bone estas auxskulti riprocxon de sagxulo, ol auxskulti kanton de malsagxuloj.

6CXar simila al la kraketado de dornoj sub poto estas la ridado de la malsagxuloj; kaj vantajxo gxi estas.

7CXar perforteco forprenas la sagxon de sagxulo, kaj la prudenton malbonigas donaco.

8La fino de afero estas pli bona, ol gxia komenco; pacienculo estas pli bona, ol malhumilulo.

9Ne rapidu koleri en via spirito; cxar koleremeco logxas en la brusto de malsagxuloj.

10Ne diru:Kial la antauxaj tagoj estis pli bonaj, ol la nunaj? cxar ne el sagxeco vi cxi tion demandus.

11Bona estas sagxeco kune kun hereda havo, kaj gxi estas profita al tiuj, kiuj vidas la sunon.

12CXar la sagxeco estas sxirmo tiel same, kiel mono estas sxirmo; sed la supereco de scienco konsistas en tio, ke la sagxeco donas vivon al sia posedanto.

13Rigardu la faron de Dio; cxar kiu povas tion rektigi, kion Li kurbigis?

14En la tago de bonstato uzu la bonstaton, kaj en la tago de malfelicxo atendu:cxi tion kaj tion arangxis Dio, por ke la homo nenion komprenu post Li.

15CXion tion mi vidis en miaj vantaj tagoj:okazas, ke virtulo pereas cxe sia virteco, kaj okazas, ke malvirtulo longe vivas cxe sia malvirteco. 16Ne estu tro virta, kaj ne rezonu tro multe:kial vi devas vin konfuzi? 17Ne malvirtu tro multe, kaj ne estu senprudenta:kial vi devas morti ne en via tempo? 18Bone estas, se vi tenos vin je unu afero kaj ankaux de alia afero vi ne forprenos vian manon; cxar tiu, kiu timas Dion, penas placxi al cxiuj.

19La sagxeco faras la sagxulon pli forta, ol dek potenculoj en la urbo. 20CXar ne ekzistas sur la tero virtulo, kiu farus nur bonon kaj ne pekus. 21Ne cxiujn vortojn, kiujn oni diras, atentu en via koro, por ke vi ne auxdu vian sklavon malbenanta vin: 22cxar multajn fojojn konsciis via koro, ke ankaux vi malbenis aliajn.

23CXion cxi tion mi provis per mia sagxo; mi diris al mi:Mi akiru sagxon; tamen gxi estas malproksima de mi. 24Kio estas malproksima kaj tre profunda, kiu tion komprenos? 25Mi turnis min kun mia koro, por ekkoni, esplori, kaj trasercxi sagxecon kaj prudenton, kaj ekscii, ke la malvirteco estas malsagxeco kaj ke la senscieco estas sensenca. 26Kaj mi trovas, ke pli malbona ol la morto estas la virino, kiu estas kaptilo, kaj kies koro estas reto, kaj kies manoj estas katenoj; tiu, kiu placxas al Dio, sin savos de sxi, sed pekulo estos kaptita de sxi.

27Jen, kion mi trovis, diris la Predikanto:oni devas kunigi unu fakton kun alia, por veni al konkludo. 28Jen, kion ankoraux sercxis mia animo kaj ne trovis:viron unu inter mil mi trovis, sed virinon inter cxiuj mi tute ne trovis. 29Nur cxi tion mi trovis, ke Dio kreis la homon virtema; sed la homoj fordonis sin al multaj artifikoj.



Esperanto

Bible Hub

Ecclesiastes 6
Top of Page
Top of Page