Al la efesanoj 6
Esperanto
1Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, cxar tio decas. 2Respektu vian patron kaj vian patrinon (gxi estas la unua ordono kun promeso), 3por ke estu al vi bone kaj por ke longe dauxru via vivo sur la tero.

4Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.

5Sklavoj, obeu al tiuj, kiuj laux la karno estas viaj sinjoroj, kun timo kaj tremo, en simpleco de via koro, kiel al Kristo; 6ne laux okulservo, kiel homplacxantoj, sed kiel sklavoj de Kristo, plenumante el la koro la volon de Dio; 7kun bonvoleco servante, kiel al la Sinjoro, kaj ne al homoj; 8sciante, ke, kian ajn bonon faras cxiu, cxu sklavo aux liberulo, tion saman li ricevos de la Sinjoro.

9Kaj sinjoroj, agu tiel same al ili, forlasante minacon; sciante, ke via kaj ilia Sinjoro estas en la cxielo, kaj ne ekzistas cxe li personfavorado.

10Cetere, fortigxu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco. 11Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontrauxstari al la artifikoj de la diablo. 12CXar nia luktado estas ne kontraux sango kaj karno, sed kontraux regantoj, kontraux auxtoritatoj, kontraux mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraux la spiritaroj de malbono en la cxielejoj. 13Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte cxion, stari. 14Staru do, cxirkauxzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco, 15kaj ensxuiginte la piedojn per la pretigxo de la evangelio de paco; 16super cxio tenante la sxildon de fido, per kiu vi povos estingi cxiujn fajrajn sagojn de la malbonulo. 17Kaj ricevu la kaskon de savo, kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio;

18per cxia pregxado kaj petegado en cxiu tempo pregxante en la Spirito, kaj viglante por tio en cxia persisteco kaj petego por cxiuj sanktuloj, 19kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia busxo, por ke mi sciigu kuragxe la misteron de la evangelio, 20pro kiu mi estas ambasadoro en kateno, por ke mi parolu kuragxe en gxi, kiel mi devus paroli.

21Plue, por ke vi sciigxu pri miaj aferoj, kiel mi statas, raportos cxion al vi Tihxiko, la amata frato kaj fidela diakono en la Sinjoro, 22kiun mi sendis al vi gxuste por tio, ke vi sciigxu pri nia stato kaj por ke li konsolu viajn korojn.

23Paco estu al la fratoj, kaj amo kun fido de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo. 24Graco estu kun cxiuj, kiuj sendeklinigxe amas nian Sinjoron Jesuo Kristo.



Esperanto

Bible Hub

Ephesians 5
Top of Page
Top of Page