Moseo 2: Eliro 19
Esperanto
1En la tria monato post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en tiu tago ili venis en la dezerton Sinaj. 2Ili eliris el Refidim, kaj venis en la dezerton Sinaj kaj starigis sian tendaron en la dezerto; kaj Izrael starigxis tie tendare antaux la monto. 3Kaj Moseo supreniris al Dio; kaj la Eternulo vokis al li de la monto, dirante:Tiel diru al la domo de Jakob kaj sciigu al la filoj de Izrael: 4Vi vidis, kion Mi faris al la Egiptoj kaj kiel Mi portis vin sur aglaj flugiloj kaj venigis vin al Mi. 5Kaj nun se vi obeos Mian vocxon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata proprajxo inter cxiuj popoloj, cxar al Mi apartenas la tuta tero. 6Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru al la Izraelidoj.

7Moseo venis, kaj alvokis la cxefojn de la popolo, kaj prezentis al ili cxiujn tiujn vortojn, pri kiuj la Eternulo ordonis al li. 8Kaj la tuta popolo respondis kune kaj diris:CXion, kion la Eternulo diris, ni faros. Kaj Moseo raportis la vortojn de la popolo al la Eternulo. 9Kaj la Eternulo diris al Moseo:Jen Mi venos al vi en densa nubo, por ke la popolo auxdu, kiam Mi parolos kun vi, kaj por ke ili kredu al vi eterne. Kaj Moseo sciigis la vortojn de la popolo al la Eternulo.

10Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru al la popolo kaj sanktigu gxin hodiaux kaj morgaux, kaj ili lavu siajn vestojn. 11Kaj ili estu pretaj por la tria tago, cxar en la tria tago la Eternulo malsupreniros antaux la okuloj de la tuta popolo sur la monton Sinaj. 12Kaj difinu limon por la popolo cxirkauxe, dirante:Gardu vin, ke vi ne supreniru sur la monton nek tusxu gxian bazon; cxiu, kiu tusxos la monton, estu mortigita. 13Mano lin ne tusxu, sed per sxtonoj li estu mortigita, aux li estu pafmortigita; cxu tio estos bruto, cxu tio estos homo, li ne vivu. Kiam eksonos longa trumpetado, tiam ili povas supreniri sur la monton. 14Kaj Moseo malsupreniris de la monto al la popolo kaj sanktigis la popolon, kaj ili lavis siajn vestojn. 15Kaj li diris al la popolo:Estu pretaj por la tria tago; ne alproksimigxu al virino.

16En la tria tago, tuj matene, komencigxis tondroj kaj fulmoj, kaj densa nubo estis super la monto, kaj auxdigxis tre forta sonado de korno; kaj ektremis la tuta popolo, kiu estis en la tendaro. 17Kaj Moseo elirigis la popolon el la tendaro renkonte al Dio, kaj ili starigxis antaux la bazo de la monto.

18Kaj la monto Sinaj tuta fumigxis kauxze de tio, ke la Eternulo malsupreniris sur gxin en fajro; kaj gxia fumo levigxadis kiel fumo el forno, kaj la tuta monto forte tremis. 19Kaj la sonado de la korno farigxadis cxiam pli kaj pli forta; Moseo paroladis, kaj Dio respondadis al li per vocxo. 20Kaj la Eternulo malsupreniris sur la monton Sinaj, sur la supron de la monto; kaj la Eternulo vokis Moseon sur la supron de la monto, kaj Moseo supreniris. 21Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru malsupren, avertu la popolon, ke ili ne translimigxu perforte al la Eternulo, por vidi, cxar tiam multaj el ili falus. 22Ecx la pastroj, kiuj alproksimigxos al la Eternulo, sanktigu sin, por ke la Eternulo ne frakasu ilin. 23Kaj Moseo diris al la Eternulo:La popolo ne povas supreniri sur la monton Sinaj, cxar Vi avertis nin, dirante:Faru limon cxirkaux la monto, kaj sanktigu gxin. 24Sed la Eternulo diris al li:Iru malsupren, poste supreniru vi kaj Aaron kun vi; sed la pastroj kaj la popolo ne penu perforte supreniri al la Eternulo, por ke Li ne frakasu ilin. 25Kaj Moseo malsupreniris al la popolo kaj diris tion al ili.



Esperanto

Bible Hub

Exodus 18
Top of Page
Top of Page