Moseo 1: Genezo 13
Esperanto
1Kaj Abram supreniris el Egiptujo, li kaj lia edzino, kaj cxio, kio estis kun li, kaj kun li ankaux Lot, direktante sin al sudo.

2Kaj Abram estis tre ricxa je brutoj, argxento, kaj oro. 3Kaj li dauxrigis sian migradon de sudo gxis Bet-El, gxis la loko, kie antauxe estis lia tendo inter Bet-El kaj Aj, 4al la loko de la altaro, kiun li tie faris antauxe; kaj Abram tie pregxis al la Eternulo. 5Kaj ankaux Lot, kiu iris kun Abram, havis sxafojn kaj bovojn kaj tendojn. 6Kaj ne suficxis por ili la tero, ke ili logxu kune, cxar ilia havo estis granda kaj ili ne povis logxi kune. 7Kaj estis malpaco inter la pasxtistoj de la brutaro de Abram kaj la pasxtistoj de la brutaro de Lot; kaj la Kanaanidoj kaj Perizidoj tiam logxis en la lando.

8Kaj Abram diris al Lot: Ne estu malpaco inter mi kaj vi kaj inter miaj pasxtistoj kaj viaj pasxtistoj, cxar ni estas fratoj. 9La tuta tero estas ja antaux vi; apartigxu do de mi: se vi iros maldekstren, mi iros dekstren; se vi iros dekstren, mi iros maldekstren. 10Kaj Lot levis siajn okulojn kaj vidis, ke la tuta cxirkauxajxo de Jordan, antaux ol la Eternulo pereigis Sodomon kaj Gomoran, tuta estas akvumata kiel gxardeno de la Eternulo, kiel la lando Egipta, gxis Coar. 11Kaj Lot elektis al si la tutan cxirkauxajxon de Jordan; kaj Lot ekiris orienten; kaj ili apartigxis unu de la alia: 12Abram enlogxigxis en la lando Kanaana, kaj Lot enlogxigxis en la urboj de la cxirkauxajxo kaj starigis siajn tendojn gxis Sodom. 13Kaj la logxantoj de Sodom estis malbonaj kaj tre pekaj kontraux la Eternulo.

14Kaj la Eternulo diris al Abram, post kiam Lot apartigxis de li: Levu viajn okulojn, kaj rigardu de la loko, sur kiu vi nun estas, norden kaj suden kaj orienten kaj okcidenten; 15cxar la tutan teron, kiun vi vidas, Mi donos al vi kaj al via idaro por eterne. 16Kaj Mi faros vian idaron kiel polvo de la tero; se iu povos kalkuli la polvon de la tero, li kalkulos ankaux vian idaron. 17Levigxu, trairu la landon lauxlonge kaj lauxlargxe, cxar al vi Mi gxin donos. 18Kaj Abram forprenis sian tendon, kaj iris kaj eklogxis en la arbareto Mamre, kiu estas en HXebron; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo.



Esperanto

Bible Hub

Genesis 12
Top of Page
Top of Page