Al la hebreoj 3
Esperanto
1Tial, fratoj sanktaj, partoprenantaj en cxiela voko, pripensu la Apostolon kaj CXefpastron de nia konfeso, Jesuon, 2kiu estis fidela al Tiu, kiu nomis lin kiel ankaux Moseo en Lia domo. 3CXar cxi tiu estas rigardita kiel inda je tiom pli granda gloro ol Moseo, kiom pli grandan honoron, ol la domo, havas gxia stariginto. 4CXar cxiu domo estas starigita de iu; sed la stariginto de cxio estas Dio. 5Kaj Moseo ja estis fidela en Lia tuta domo, kiel servanto, por atestajxo pri tio, kio estis parolota; 6sed Kristo, kiel filo super Lia domo; kies domo ni estas, se ni tenos nian kuragxon kaj la gxojadon de nia espero firmaj gxis la fino.

7Tial, kiel diras la Sankta Spirito: Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon,

8Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo, Kiel en la tago de la tento en la dezerto,

9Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Miajn farojn kvardek jarojn.

10Pro tio Mi indignis kontraux tiu generacio, Kaj Mi diris:Ili cxiam estas kun koro malgxusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

11Tial Mi jxuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon.

12Gardu vin, fratoj, ke ne estu en iu el vi koro malbona de nekredemo, en defalo de la vivanta Dio; 13sed konsilu unu la alian cxiutage, dum estas nomate hodiaux, por ke neniu el vi estu obstinigita per la trompeco de peko; 14cxar ni farigxis partoprenantoj en Kristo, se la komencon de nia certigxo ni tenos firma gxis la fino;

15dum estas dirite: Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon, Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo.

16CXar kiuj, auxskultinte, indignigis? cxu ne cxiuj elirintoj el Egiptujo per Moseo? 17Kaj kontraux kiuj Li indignis kvardek jarojn? cxu ne kontraux la pekintoj, kies korpoj falis en la dezerto? 18Kaj al kiuj Li jxuris, ke ili ne venos en Lian ripozejon, krom al la neobeantoj? 19Kaj ni vidas, ke ili pro nekredemo ne povis enveni.



Esperanto

Bible Hub

Hebrews 2
Top of Page
Top of Page