Ijob 31
Esperanto
1Mi faris interligon kun miaj okuloj, Ke mi ne atentu virgulinon.

2Kia estas la parto, kiun donas Dio de supre? Kaj kion destinas la Plejpotenculo el la altaj sferoj?

3CXu ne malfelicxon al malpiulo, Kaj forpusxon de malbonagantoj?

4CXu Li ne vidas mian konduton, Ne kalkulas cxiujn miajn pasxojn?

5CXu mi iradis en malvero, Kaj miaj piedoj rapidis al trompo?

6Li pesu min per justa pesilo, Kaj tiam Dio konvinkigxos pri mia senkulpeco.

7Se mia pasxo forklinigxis de la vojo, Se mia koro sekvis miajn okulojn, Kaj se al mia mano algluigxis makulo:

8Tiam mi semu kaj alia mangxu, Kaj mia idaro elradikigxu.

9Se mia koro forlogigxis al virino, Kaj mi kasxe atendis cxe la pordo de mia amiko:

10Tiam mia edzino estu adultigata de aliulo, Kaj aliuloj klinigxu super sxi.

11CXar tio estus malvirto, Tio estus krimo, kiun devas puni jugxistoj.

12Tio estas fajro, kiu ekstermas gxis la abismo, Kaj mian tutan akiritajxon gxi elradikigus.

13CXu mi malsxatis la rajton de mia servisto aux de mia servistino, Kiam ili havis jugxan aferon kun mi?

14Tiam kion mi farus, kiam Dio levigxus? Kaj kion mi respondus al Li, kiam Li esplordemandus?

15Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro, Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaux lin.

16CXu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aux cxu mi turmentis la okulojn de vidvino?

17CXu mian panpecon mi mangxis sola? CXu ne mangxis de gxi ankaux orfo?

18CXar detempe de mia juneco mi estis kiel patro, Kaj de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto.

19Kiam mi vidis malfelicxulon sen vesto Kaj malricxulon sen kovro,

20CXu tiam ne benis min liaj lumboj, CXu li ne estis varmigata per la lano de miaj sxafoj?

21Se mi levis mian manon kontraux orfon, CXar mi vidis en la pordego helpon al mi,

22En tia okazo mia sxultro defalu de la dorso, Kaj mia brako rompigxu de kano.

23CXar mi timas la punon de Dio, Kaj gxian pezon mi ne povus elteni.

24CXu mi faris la oron mia espero, Kaj la orbulon mi nomis mia fido?

25CXu mi gxojis, ke mia ricxeco estas granda Kaj ke mia mano multe akiris?

26Kiam mi vidis la lumon brilantan Kaj la lunon majeste irantan,

27CXu tiam sekrete forlogigxis mia koro Kaj mi sendis kisojn per mia mano?

28Ankaux tio estus krimo jugxinda, CXar mi forneus per tio Dion en la alto.

29CXu mi gxojis pri malfelicxo de mia malamiko? Aux cxu mi estis ravita, se lin trafis malbono?

30Mi ne permesis al mia gorgxo peki Per eldiro de malbeno kontraux lia animo.

31CXu la homoj de mia tendo ne diris: Ho, se oni ne satigxus de lia karno!

32Ne noktis fremdulo sur la strato; Miajn pordojn mi malfermadis al migrantoj.

33CXu mi hommaniere kovradis miajn kulpojn, Por kasxi en mia brusto miajn pekojn?

34En tia okazo mi timus grandan homamason, Kaj malestimo de familioj min timigus; Mi silentus, kaj ne elirus ekster la pordon.

35Ho, se iu auxskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron,

36Mi portus gxin sur mia sxultro, Mi metus gxin sur min kiel kronon,

37Mi raportus al li pri la nombro de miaj pasxoj; Mi alproksimigxus al li kiel al princo.

38Se mia lando kriis kontraux mi, Kaj gxiaj sulkoj ploris,

39Se gxiajn fruktojn mi mangxis senpage, Kaj mi afliktis la animon de gxiaj mastroj:

40Tiam anstataux tritiko kresku por mi kardo, Kaj anstataux hordeo dornoj. Finigxis la paroloj de Ijob.



Esperanto

Bible Hub

Job 30
Top of Page
Top of Page