Ijob 30
Esperanto
1Sed nun ridas pri mi homoj pli junaj ol mi, Kies patrojn mi ne volus starigi kun la hundoj de miaj sxafaroj;

2Kies forto de la manoj estis senbezona por mi, Kaj kiuj ne povis atingi maljunecon;

3Kiuj pro malricxeco kaj malsato solece kuris En la dezerton mizeran kaj senvivan;

4Kiuj elsxiras atriplon apud la arbetajxoj, Kaj kies pano estas la radiko de genisto.

5El meze de la homoj oni elpelas ilin; Oni krias sur ilin, kiel sur sxteliston;

6En terfendoj cxe la valoj ili logxas, En truoj de la tero kaj de rokoj;

7Inter la arbetajxoj ili krias, Sub la kardoj ili kolektigxas;

8Kiel infanoj de sentauxguloj kaj sennomuloj, Ili estas elpelitaj el la lando.

9Kaj nun mi farigxis objekto de ilia mokokanto, Mi farigxis por ili objekto de babilado.

10Ili abomenas min, malproksimigxas de mi, Ne timas kracxi sur mian vizagxon.

11Li malligis mian sxnuron kaj turmentas min, Kaj ili forjxetis antaux mi la bridon.

12Dekstre buboj starigxis, kaj pusxas miajn piedojn; Ili ebenigis kontraux mi siajn pereigajn vojojn;

13Ili disfosis mian vojon, facile pereigas min, Ne bezonante helpanton;

14Ili venas kiel tra largxa brecxo, JXetas sin tumulte.

15Teruroj turnis sin kontraux min, Forpelis mian majeston kiel vento; Kiel nubo foriris mia felicxo.

16Kaj nun elversxigxas mia animo; Kaptis min tagoj de mizero.

17En la nokto miaj ostoj traborigxas en mi, Kaj miaj mordetantoj ne dormas.

18Kun granda malfacileco demetigxas mia vesto; Premas min la rando de mia cxemizo.

19Oni komparas min kun koto; Mi similigxis al polvo kaj cindro.

20Mi krias al Vi, sed Vi ne respondas al mi; Mi staras, ke Vi atentu min.

21Vi farigxis kruelulo por mi; Per la forto de Via mano Vi montras al mi Vian malamon.

22Vi levis min en la venton, Lasis min kaj neniigis min en la ventego.

23Mi scias, ke Vi transdonos min al la morto, En la kunvenejon de cxio vivanta.

24Sed cxu oni povas ne deziri eltiri manon, Kaj krii en sia malfelicxo?

25CXu mi ne ploris pri tiu, kiu havis malfelicxan tempon? CXu mia animo ne afliktigxis pri malricxulo?

26Mi atendis bonon, sed venis malbono; Mi esperis lumon, sed venis mallumo.

27Miaj internajxoj bolas kaj ne cxesas; Atakis min tempo de mizero.

28Mi estas nigra, sed ne de la suno; Mi levigxas en la komunumo kaj krias.

29Mi farigxis frato al la sxakaloj Kaj kamarado al la strutoj.

30Mia hauxto nigrigxis sur mi, Kaj miaj ostoj sekigxis de varmego.

31Mia harpo farigxis plendilo, Kaj mia fluto farigxis vocxo de plorantoj.



Esperanto

Bible Hub

Job 29
Top of Page
Top of Page