Ijob 36
Esperanto
1Kaj plue parolis Elihu, kaj diris:

2Atendu ankoraux iom; mi montros al vi, CXar mi havas ankoraux kion paroli pro Dio.

3Mi prenos mian scion de malproksime, Kaj mi montros, ke mia Kreinto estas prava.

4CXar vere miaj vortoj ne estas mensogaj; Homo sincera estas antaux vi.

5Vidu, Dio estas potenca, kaj tamen Li neniun malsxatas; Li estas potenca per la forto de la koro.

6Al malpiulo Li ne permesas vivi, Kaj al mizeruloj Li donas justecon.

7Li ne forturnas de virtuloj Siajn okulojn, Sed kun regxoj sur trono Li sidigas ilin por cxiam, Por ke ili estu altaj.

8Kaj se ili estas ligitaj per cxenoj, Malliberigitaj mizere per sxnuroj,

9Tiam Li montras al ili iliajn farojn kaj kulpojn, Kiel grandaj ili estas.

10Li malfermas ilian orelon por la moralinstruo, Kaj diras, ke ili deturnu sin de malbonagoj.

11Se ili obeas kaj servas al Li, Tiam ili finas siajn tagojn en bono Kaj siajn jarojn en stato agrabla;

12Sed se ili ne obeas, Tiam ili pereas per glavo Kaj mortas en malprudento.

13La hipokrituloj portas en si koleron; Ili ne vokas, kiam Li ilin ligis;

14Ilia animo mortas en juneco, Kaj ilia vivo pereas inter la malcxastuloj.

15Li savas la suferanton en lia mizero, Kaj per la sufero Li malfermas ilian orelon.

16Ankaux vin Li elkondukus el la suferoj En spacon vastan, kie ne ekzistas premateco; Kaj vi havus pacon cxe via tablo, plena de grasajxoj.

17Sed vi farigxis plena de kulpoj de malvirtulo; Kulpo kaj jugxo tenas sin kune.

18Via kolero ne forlogu vin al mokado, Kaj grandeco de elacxeto ne deklinu vin.

19CXu Li atentos vian ricxecon? Ne, nek oron, nek forton aux potencon.

20Ne strebu al tiu nokto, Kiu forigas popolojn de ilia loko.

21Gardu vin, ne klinigxu al malpieco; CXar tion vi komencis pro la mizero.

22Vidu, Dio estas alta en Sia forto. Kiu estas tia instruanto, kiel Li?

23Kiu povas preskribi al Li vojon? Kaj kiu povas diri:Vi agis maljuste?

24Memoru, ke vi honoru Liajn farojn, Pri kiuj kantas la homoj.

25CXiuj homoj ilin vidas; Homo rigardas ilin de malproksime.

26Vidu, Dio estas granda kaj nekonata; La nombro de Liaj jaroj estas neesplorebla.

27Kiam Li malgrandigas la gutojn de akvo, Ili versxigxas pluve el la nebulo;

28Versxigxas la nuboj Kaj gutas sur multe da homoj.

29Kaj kiam Li intencas etendi la nubojn Kiel tapisxojn de Sia tendo,

30Tiam Li etendas sur ilin Sian lumon Kaj kovras la radikojn de la maro.

31CXar per ili Li jugxas la popolojn Kaj donas ankaux mangxajxon abunde.

32Per la manoj Li kovras la lumon Kaj ordonas al gxi aperi denove.

33Antauxdiras pri gxi gxia bruo, Kaj ecx la brutaroj, kiam gxi alproksimigxas.



Esperanto

Bible Hub

Job 35
Top of Page
Top of Page