La evangelio laŭ Johano 1
Esperanto
1En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. 2Tiu estis en la komenco kun Dio. 3CXio estigxis per li; kaj aparte de li estigxis nenio, kio estigxis. 4En li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj. 5Kaj la lumo brilas en la mallumo, kaj la mallumo gxin ne venkis.

6De Dio estis sendita viro, kies nomo estis Johano. 7Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke cxiuj per li kredu. 8Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo.

9Tio estis la vera lumo, kiu lumas al cxiu homo, venanta en la mondon. 10Tiu estis en la mondo, kaj la mondo per li estigxis, kaj la mondo lin ne konis. 11Li venis al siaj proprajxoj, kaj liaj propruloj lin ne akceptis. 12Sed al cxiuj, kiuj lin akceptis, li donis la rajton farigxi filoj de Dio, al la kredantoj al lia nomo, 13kiuj naskigxis nek el sango, nek el volo de karno, nek el volo de homo, sed el Dio.

14Kaj la Vorto farigxis karno kaj logxis inter ni, kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaux de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero. 15Johano atestis pri li, kaj kriis, dirante:CXi tiu estas li, pri kiu mi diris:Kiu venas post mi, tiu estas metita super mi, cxar li ekzistis pli frue ol mi. 16CXar el lia pleneco ni cxiuj ricevis, kaj gracon post graco. 17CXar la legxo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estigxis per Jesuo Kristo. 18Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.

19Kaj jen estas la atesto de Johano, kiam la Judoj sendis al li pastrojn kaj Levidojn el Jerusalem, por demandi lin:Kiu vi estas? 20Kaj li konfesis kaj ne kasxis; kaj li konfesis:Mi ne estas la Kristo. 21Kaj ili demandis lin:Kio do? CXu vi estas Elija? Kaj li diris:Mi ne estas. CXu vi estas la profeto? Kaj li respondis:Ne. 22Ili do diris al li:Kiu vi estas? por ke ni donu respondon al niaj sendintoj. Kion vi diras pri vi mem? 23Li diris:Mi estas vocxo de krianto en la dezerto:Rektigu la vojon de la Eternulo, kiel diris la profeto Jesaja.

24Kaj tiuj estis senditaj de la Fariseoj. 25Kaj ili demandis lin, kaj diris al li:Kial do vi baptas, se vi ne estas la Kristo, nek Elija, nek la profeto? 26Johano respondis al ili, dirante:Mi baptas per akvo; meze de vi staras tiu, kiun vi ne konas, 27kiu venas post mi; la rimenon de lia sxuo mi ne estas inda malligi. 28Tio okazis en Betania transe de Jordan, kie Johano baptadis.

29La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris:Jen la SXafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo! 30Li estas tiu, pri kiu mi diris:Post mi venas viro, kiu estas metita super mi, cxar li ekzistis pli frue ol mi. 31Kaj mi lin ne konis; sed por ke li estu montrita al Izrael, tial mi venis, baptante per akvo. 32Kaj Johano atestis, dirante:Mi vidis la Spiriton malsupreniranta de la cxielo kiel kolombo, kaj gxi restis sur li. 33Kaj mi lin ne konis; sed kiu sendis min por bapti per akvo, Tiu diris al mi:Sur kiun vi vidos la Spiriton malsupreniranta kaj restanta sur li, tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito. 34Kaj mi vidis, kaj atestis, ke cxi tiu estas la Filo de Dio.

35Denove la sekvantan tagon staris Johano, kaj du el liaj discxiploj; 36kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris:Jen la SXafido de Dio! 37Kaj la du discxiploj auxdis lin paroli, kaj sekvis Jesuon. 38Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin sekvantajn, kaj diris al ili:Kion vi sercxas? Kaj ili diris al li:Rabeno (tio estas, Majstro), kie vi logxas? 39Li diris al ili:Venu, kaj vi vidos. Ili do venis, kaj vidis, kie li logxas, kaj ili restis cxe li tiun tagon; estis cxirkaux la deka horo. 40Unu el la du, kiuj auxdis Johanon kaj lin sekvis, estis Andreo, la frato de Simon Petro. 41Tiu unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li:Ni trovis la Mesion (tio estas, Kriston). 42Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris:Vi estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro).

43La sekvantan tagon li volis foriri en Galileon, kaj trovis Filipon; kaj Jesuo diris al li:Sekvu min. 44Filipo estis el Betsaida, la urbo de Andreo kaj Petro. 45Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li:Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la legxo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef. 46Kaj Natanael diris al li:CXu io bona povas esti el Nazaret? Filipo diris al li:Venu kaj vidu. 47Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li:Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco! 48Natanael diris al li:Per kio vi min konas? Jesuo respondis kaj diris al li:Antaux ol Filipo vin vokis, kiam vi estis sub la figarbo, mi vin vidis. 49Natanael respondis kaj diris al li:Rabeno, vi estas la Filo de Dio; vi estas Regxo de Izrael! 50Jesuo respondis kaj diris al li:CXu vi kredas pro tio, ke mi diris al vi:Mi vin vidis sub la figarbo? vi vidos pli grandajn aferojn ol cxi tio. 51Kaj li diris al li:Vere, vere, mi diras al vi, vi vidos la cxielon malfermita kaj la angxelojn de Dio suprenirantaj kaj malsuprenirantaj sur la Filon de homo.



Esperanto

Bible Hub

Luke 24
Top of Page
Top of Page