La evangelio laŭ Johano 12
Esperanto
1Jesuo do ses tagojn antaux la Pasko venis al Betania, kie estis Lazaro, kiun Jesuo relevis el inter la mortintoj. 2Oni do pretigis por li tie vespermangxon, kaj Marta servadis; sed Lazaro estis unu el tiuj, kiuj sidis kun li cxe mangxo. 3Tiam Maria prenis funton da pura narda sxmirajxo tre multekosta, sxmiris la piedojn de Jesuo, kaj visxis liajn piedojn per siaj haroj; kaj la domo plenigxis de la odoro de la sxmirajxo. 4Sed diris Judas Iskariota, unu el liaj discxiploj, kiu estis lin perfidonta: 5Kial oni ne vendis cxi tiun sxmirajxon por tricent denaroj kaj donis al malricxuloj? 6Tion li diris, ne cxar li zorgis pri la malricxuloj; sed cxar li estis sxtelisto, kaj havis la monujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en gxin. 7Sed Jesuo diris:Lasu sxin konservi gxin por la tago de mia entombigo. 8CXar la malricxulojn vi cxiam havas kun vi, sed min vi ne cxiam havas.

9La amaso de la Judoj do sciigxis, ke li estas tie; kaj ili venis ne nur pro Jesuo, sed ankaux por vidi Lazaron, kiun li levis el la mortintoj. 10Sed la cxefpastroj konsiligxis, ke ili mortigu ankaux Lazaron; 11cxar pro li multaj Judoj foriris, kaj kredis al Jesuo.

12En la sekvanta tago granda homamaso, veninte al la festo, kaj sciigxinte, ke Jesuo venas al Jerusalem, 13prenis brancxojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis:Hosana! Estu benata la Regxo de Izrael, kiu venas en la nomo de la Eternulo! 14Kaj Jesuo, trovinte junan azenon, sidis sur gxi, kiel estas skribite: 15Ne timu, filino de Cion:jen via Regxo venas, sidanta sur ido de azeno. 16Tion la discxiploj unue ne komprenis; sed post la glorigxo de Jesuo ili rememoris, ke tio estis skribita pri li kaj ke oni faris al li tion. 17La homamaso do, kiu cxeestis kun li, kiam li elvokis Lazaron el la tombo, kaj levis lin el la mortintoj, atestis pri li. 18Pro tio ankaux la homamaso iris al li renkonte, cxar ili sciigxis, ke li faris tiun signon. 19La Fariseoj do diris inter si:Vidu, kiel nenio prosperis al vi; jen la mondo eliris post li.

20Kaj inter tiuj, kiuj alvojagxis por adorklinigxi cxe la festo, estis iuj Grekoj; 21tiuj do venis al Filipo, kiu estis el Betsaida Galilea, kaj petis lin, dirante:Sinjoro, ni volas vidi Jesuon. 22Filipo venis kaj sciigis Andreon; kaj poste Andreo kaj Filipo venis kaj sciigis Jesuon. 23Sed Jesuo respondis al ili, dirante:Venis la horo, por ke la Filo de homo estu glorata. 24Vere, vere, mi diras al vi:Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, gxi restas sola; sed se gxi mortas, gxi donas multe da frukto. 25Kiu amas sian vivon, tiu gxin perdas; kaj kiu malamas sian vivon en cxi tiu mondo, tiu gxin konservos gxis eterna vivo. 26Se iu min servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estas, tie ankaux estos mia servanto; se iu min servas, tiun la Patro honoros.

27Nun maltrankviligxas mia animo; kaj kion mi diru? Patro, savu min el cxi tiu horo. Sed por tio mi venis gxis cxi tiu horo. 28Patro, gloru Vian nomon. Tiam vocxo venis el la cxielo:Mi jam gloris gxin kaj denove gloros. 29Do la apudstaranta homamaso, auxdinte, diris, ke tondris; aliaj diris:Angxelo parolis al li. 30Jesuo respondis kaj diris:Ne por mi venis tiu vocxo, sed por vi. 31Nun estas la jugxo de cxi tiu mondo; nun la estro de cxi tiu mondo estos elpelita. 32Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi cxiujn homojn. 33Tion li diris, per aludo montrante, per kia morto li mortos. 34La homamaso respondis al li:Ni auxdis el la legxo, ke la Kristo restados por cxiam; kaj kiel vi diras:La Filo de homo devas esti suprenlevita? Kiu estas cxi tiu Filo de homo? 35Jesuo do diris al ili:Ankoraux mallongan tempon estas la lumo kun vi. Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin; cxar tiu, kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras. 36Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke vi farigxu filoj de lumo. Tion parolis Jesuo, kaj li foriris, kaj sin kasxis for de ili. 37Sed kvankam li jam faris tiom da signoj antaux ili, tamen ili ne kredis al li; 38por ke plenumigxu la vorto de la profeto Jesaja, kiun li parolis: Ho Eternulo, kiu kredis nian raporton? Kaj super kiu malkasxigxis la brako de la Eternulo? 39Pro tio ili ne povis kredi, cxar Jesaja diris plue: 40Li blindigis iliajn okulojn kaj sensentigis ilian koron, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj ke ili ne konvertigxu, Kaj ke Mi ilin ne sanigu. 41Tion diris Jesaja, cxar li vidis lian gloron kaj parolis pri li. 42Tamen ecx el la regantoj multaj kredis al li; sed pro la Fariseoj ili ne konfesis lin, por ke ili ne estu elpelitaj el la sinagogo; 43cxar ili sxatis la lauxdon de homoj pli, ol la gloron de Dio.

44Kaj Jesuo kriis kaj diris:Kiu kredas al mi, tiu kredas ne al mi, sed al Tiu, kiu min sendis. 45Kaj kiu vidas min, tiu vidas ankaux Tiun, kiu min sendis. 46Mi venis lumo en la mondon, por ke cxiu, kiu kredas al mi, ne restadu en mallumo. 47Kaj se iu auxdas miajn dirojn kaj ne plenumas ilin, mi lin ne jugxas; cxar mi venis, ne por jugxi la mondon, sed por savi la mondon. 48Tiu, kiu forrifuzas min kaj ne akceptas miajn dirojn, havas jugxonton; la vorto, kiun mi parolis, jugxos lin en la lasta tago. 49CXar mi ne parolis de mi mem; sed la Patro, kiu sendis min, mem ordonis al mi, kion mi parolu, kaj kion mi diru. 50Kaj mi scias, ke Lia ordono estas eterna vivo; kion do mi parolas, gxuste kiel la Patro diris al mi, tiel mi parolas.



Esperanto

Bible Hub

John 11
Top of Page
Top of Page