Moseo 3: Levidoj 10
Esperanto
1Kaj Nadab kaj Abihu, la filoj de Aaron, prenis cxiu sian incensujon kaj metis en gxin fajron kaj metis sur gxin incenson kaj alportis antaux la Eternulon fajron fremdan, pri kiu Li ne ordonis al ili. 2Tiam eliris fajro el antaux la Eternulo kaj forbruligis ilin, kaj ili mortis antaux la Eternulo.

3Kaj Moseo diris al Aaron:Jen pri cxi tio parolis la Eternulo, kiam Li diris:Per Miaj proksimuloj Mi sanktigxos kaj antaux la tuta popolo Mi majestigxos. Kaj Aaron silentis.

4Kaj Moseo alvokis Misxaelon kaj Elcafanon, filojn de Uziel, onklo de Aaron, kaj li diris al ili:Aliru, elportu viajn fratojn el la sanktejo ekster la tendaron. 5Kaj ili aliris kaj elportis ilin en iliaj hxitonoj ekster la tendaron, kiel diris Moseo. 6Kaj Moseo diris al Aaron kaj al liaj filoj Eleazar kaj Itamar:Viajn kapojn ne nudigu kaj viajn vestojn ne dissxiru, por ke vi ne mortu kaj por ke Li ne koleru la tutan komunumon; sed viaj fratoj, la tuta domo de Izrael, priploru la brulon, kiun la Eternulo ekbruligis. 7Kaj el la pordo de la tabernaklo de kunveno ne eliru, por ke vi ne mortu; cxar la sankta oleo de la Eternulo estas sur vi. Kaj ili agis laux la vortoj de Moseo.

8Kaj la Eternulo ekparolis al Aaron, dirante: 9Vinon kaj ebriigajxon ne trinku, nek vi, nek viaj filoj kun vi, kiam vi iras en la tabernaklon de kunveno, por ke vi ne mortu. Tio estu eterna legxo en viaj generacioj. 10Por ke vi diferencigu inter sanktajxo kaj ordinarajxo kaj inter malpurajxo kaj purajxo; 11kaj por ke vi instruu al la Izraelidoj cxiujn legxojn, kiujn eldiris al ili la Eternulo per Moseo.

12Kaj Moseo diris al Aaron, kaj al Eleazar kaj al Itamar, liaj restintaj filoj:Prenu la farunoferon, kiu restis el la fajroferoj de la Eternulo, kaj mangxu gxin senfermente apud la altaro; cxar gxi estas plejsanktajxo. 13Kaj mangxu gxin sur sankta loko; cxar gxi estas via destinitajxo kaj la destinitajxo de viaj filoj el la fajroferoj de la Eternulo; cxar tiel estas ordonite al mi. 14Kaj la brustajxon de skuado kaj la femuron de levado mangxu sur loko pura, vi kaj viaj filoj kaj viaj filinoj kune kun vi; cxar ili estas donitaj kiel via destinitajxo kaj destinitajxo de viaj filoj el la pacoferoj de la Izraelidoj. 15La femuron de levado kaj la brustajxon de skuado ili alportu kun la fajroferoj el la sebo, por skui tion kiel skuoferon antaux la Eternulo; kaj tio estu por vi kaj por viaj filoj eterna destinitajxo, kiel ordonis la Eternulo.

16Kaj la kapron propekan Moseo sercxis, sed montrigxis, ke gxi estas forbruligita. Tiam li ekkoleris kontraux Eleazar kaj kontraux Itamar, la restintaj filoj de Aaron, kaj li diris: 17Kial vi ne mangxis la pekoferon sur loko sankta? gxi estas ja plejsanktajxo, kaj gxi estas donita al vi, por forporti la pekon de la komunumo, por pekliberigi ilin antaux la Eternulo. 18Jen gxia sango ne estas enportita en la internon de la sanktejo; vi devis mangxi gxin en la sanktejo, kiel estas ordonite al mi. 19Kaj Aaron diris al Moseo:Jen hodiaux ili alportis sian pekoferon kaj sian bruloferon antaux la Eternulon, kaj okazis al mi tia afero; se mi mangxus hodiaux pekoferon, cxu tio placxus al la Eternulo? 20Kaj Moseo tion auxdis, kaj tio placxis al li.



Esperanto

Bible Hub

Leviticus 9
Top of Page
Top of Page