Neĥemja 11
Esperanto
1La estroj de la popolo logxis en Jerusalem. La cetera popolo faris lotadon, por ke unu parto el dek logxu en Jerusalem, la sankta urbo, kaj la ceteraj naux partoj en la urboj. 2Kaj la popolo benis cxiujn homojn, kiuj memvole konsentis logxi en Jerusalem.

3Jen estas la cxefoj de la provinco, kiuj logxis en Jerusalem; en la urboj de Judujo logxis cxiu en sia posedajxo, laux siaj urboj, la Izraelidoj, pastroj, Levidoj, Netinoj, kaj idoj de la servantoj de Salomono. 4En Jerusalem logxis el la idoj de Jehuda kaj el la idoj de Benjamen:el la idoj de Jehuda:Ataja, filo de Uzija, filo de Zehxarja, filo de Amarja, filo de SXefatja, filo de Mahalalel, el la filoj de Perec; 5kaj Maaseja, filo de Baruhx, filo de Kol-HXoze, filo de HXazaja, filo de Adaja, filo de Jojarib, filo de Zehxarja, filo de la SXiloano. 6La nombro de cxiuj idoj de Perec, kiuj logxis en Jerusalem, estis kvarcent sesdek ok, homoj batalkapablaj.

7Kaj jen estas la idoj de Benjamen:Salu, filo de Mesxulam, filo de Joed, filo de Pedaja, filo de Kolaja, filo de Maaseja, filo de Itiel, filo de Jesxaja; 8post li Gabaj, Salaj, nauxcent dudek ok. 9Kaj Joel, filo de Zihxri, estis ilia estro; kaj Jehuda, filo de Hasenua, estis dua urbestro.

10El la pastroj:Jedaja, filo de Jojarib, Jahxin, 11Seraja, filo de HXilkija, filo de Mesxulam, filo de Cadok, filo de Merajot, filo de Ahxitub, estro en la domo de Dio. 12Kaj iliaj fratoj, kiuj plenumadis laboron en la domo, estis en la nombro de okcent dudek du; kaj Adaja, filo de Jerohxam, filo de Pelalja, filo de Amci, filo de Zehxarja, filo de Pasxhxur, filo de Malkija; 13kaj liaj fratoj, cxefoj de patrodomoj, ducent kvardek du; kaj Amasxsaj, filo de Azarel, filo de Ahxzaj, filo de Mesxilemot, filo de Imer; 14kaj iliaj fratoj, kuragxaj viroj, cent dudek ok. Ilia estro estis Zabdiel, filo de Hagedolim.

15Kaj el la Levidoj:SXemaja, filo de HXasxub, filo de Azrikam, filo de HXasxabja, filo de Buni; 16kaj SXabtaj kaj Jozabad super la eksteraj aferoj de la domo de Dio, el la cxefoj de la Levidoj; 17kaj Matanja, filo de Mihxa, filo de Zabdi, filo de Asaf, cxefa komencisto de lauxdkantado cxe la pregxoj, kaj Bakbukja, la dua inter siaj fratoj, kaj Abda, filo de SXamua, filo de Galal, filo de Jedutun. 18La nombro de cxiuj Levidoj en la sankta urbo estis ducent okdek kvar.

19Kaj la pordegistoj:Akub, Talmon, kaj iliaj fratoj, gardistoj cxe la pordegoj, cent sepdek du.

20La ceteraj Izraelidoj, pastroj, kaj Levidoj logxis en cxiuj urboj de Judujo, cxiu en sia posedajxo. 21Kaj la Netinoj logxis en Ofel; Cihxa kaj Gisxpa estis super la Netinoj.

22Estro de la Levidoj en Jerusalem estis Uzi, filo de Bani, filo de HXasxabja, filo de Matanja, filo de Mihxa, el la idoj de Asaf, kantistoj cxe la servado en la domo de Dio. 23CXar pri ili estis ordono de la regxo, kaj por la kantistoj estis difinita cxiutaga salajro. 24Kaj Petahxja, filo de Mesxezabel, el la idoj de Zerahx, filo de Jehuda, estis komisiita de la regxo por cxiuj aferoj, koncernantaj la popolon.

25Kaj en la vilagxoj, sur siaj kampoj multaj el la idoj de Jehuda logxis en Kirjat-Arba kaj gxiaj cxirkauxajxoj, en Dibon kaj gxiaj cxirkauxajxoj, en Kabceel kaj gxiaj vilagxoj, 26en Jesxua, en Molada, en Bet-Pelet, 27en HXacar-SXual, en Beer-SXeba kaj gxiaj cxirkauxajxoj, 28en Ciklag, en Mehxona kaj gxiaj cxirkauxajxoj, 29en En-Rimon, en Corea, en Jarmut, 30en Zanoahx, en Adulam, kaj iliaj vilagxoj, en Lahxisx kaj sur gxiaj kampoj, en Azeka kaj gxiaj cxirkauxajxoj. Ili starigis siajn tendojn de Beer- SXeba gxis la valo Hinom. 31Kaj la idoj de Benjamen logxis komencante de Geba, en Mihxmasx, en Aja, en Bet-El kaj gxiaj cxirkauxajxoj, 32en Anatot, en Nob, en Ananja, 33en HXacor, en Rama, en Gitaim, 34en HXadid, en Ceboim, en Nebalat, 35en Lod, en Ono, en la Valo de CXarpentistoj. 36Kaj el la Levidoj parto el Judujo logxis en la regiono de Benjamen.



Esperanto

Bible Hub

Nehemiah 10
Top of Page
Top of Page