Neĥemja 12
Esperanto
1Jen estas la pastroj kaj Levidoj, kiuj venis kun Zerubabel, filo de SXealtiel, kaj kun Jesxua:SXeraja, Jeremia, Ezra, 2Amarja, Maluhx, HXatusx, 3SXehxanja, Rehxum, Meremot, 4Ido, Ginton, Abija, 5Mijamin, Maadja, Bilga, 6SXemaja, Jojarib, Jedaja, 7Salu, Amok, HXilkija, Jedaja. Tio estas la cxefoj de la pastroj kaj iliaj fratoj en la tempo de Jesxua.

8Kaj la Levidoj:Jesxua, Binuj, Kadmiel, SXerebja, Jehuda, Matanja, super la lauxdkantoj, li kaj liaj fratoj; 9kaj Bakbukja kaj Uni, iliaj fratoj, dejxoris kun ili. 10Jesxua naskigis Jojakimon, Jojakim naskigis Eljasxibon, Eljasxib naskigis Jojadan, 11Jojada naskigis Jonatanon, Jonatan naskigis Jaduan.

12En la tempo de Jojakim estis pastroj cxefoj de patrodomoj:de la domo de Seraja:Meraja; de la domo de Jeremia:HXananja; 13de la domo de Ezra:Mesxulam; de la domo de Amarja:Jehohxanan; 14de la domo de Melihxu:Jonatan; de la domo de SXebanja:Jozef; 15de la domo de HXarim:Adna; de la domo de Merajot:HXelkaj; 16de la domo de Ido:Zehxarja; de la domo de Ginton:Mesxulam; 17de la domo de Abija:Zihxri; de la domo de Minjamin, de la domo de Moadja:Piltaj; 18de la domo de Bilga:SXamua; de la domo de SXemaja:Jehonatan; 19de la domo de Jojarib:Matnaj; de la domo de Jedaja:Uzi; 20de la domo de Salaj:Kalaj; de la domo de Amok:Eber; 21de la domo de HXilkija:HXasxabja; de la domo de Jedaja:Netanel.

22El la Levidoj estis enskribitaj la cxefoj de patrodomoj en la tempo de Eljasxib, Jojada, Johxanan, kaj Jadua; la pastroj dum la regxado de Dario la Persa. 23La Levidoj, cxefoj de patrodomoj, estis enskribitaj en la libron de kroniko gxis la tempo de Johxanan, filo de Eljasxib. 24La cxefoj de la Levidoj:HXasxabja, SXerebja, Jesxua, filo de Kadmiel, kaj iliaj fratoj apud ili estis destinitaj por la lauxdkantoj, laux la arangxo de David, la homo de Dio, laux dejxorpartoj. 25Matanja, Bakbukja, Obadja, Mesxulam, Talmon, kaj Akub estis pordegistoj, kaj dejxoris en la provizejoj cxe la pordegoj. 26Ili estis en la tempo de Jojakim, filo de Jesxua, filo de Jocadak, kaj en la tempo de Nehxemja, la regionestro, kaj de Ezra, la pastro-skribisto.

27CXe la inauxguro de la murego de Jerusalem oni sercxis la Levidojn el cxiuj iliaj lokoj, por venigi ilin en Jerusalemon, por fari inauxguron kaj gxojan feston, kun glorhimnoj kaj kantoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj. 28Kaj kunvenis la idoj de kantistoj el la regiono cxirkaux Jerusalem kaj el la vilagxoj de la Netofaanoj, 29el Bet-Gilgal, de la kampoj de Geba kaj Azmavet; cxar la kantistoj konstruis al si vilagxojn en la cxirkauxajxo de Jerusalem. 30Kaj purigis sin la pastroj kaj la Levidoj, kaj ili purigis la popolon, la pordegojn, kaj la muregon.

31Tiam mi suprenirigis la estrojn de Judujo sur la muregon, kaj mi starigis du grandajn hxorojn kaj procesiojn. Unu sur la dekstra flanko de la murego, cxe la Pordego de Sterko. 32Kaj post ili iris Hosxaja, kaj duono de la estroj de Judujo, 33kaj Azarja, Ezra, Mesxulam, 34Jehuda, Benjamen, SXemaja, kaj Jeremia. 35El la pastridoj kun trumpetoj:Zehxarja, filo de Jonatan, filo de SXemaja, filo de Matanja, filo de Mihxaja, filo de Zakur, filo de Asaf; 36kaj liaj fratoj:SXemaja, Azarel, Milalaj, Gilalaj, Maaj, Netanel, Jehuda, HXanani, kun muzikaj instrumentoj de David, la homo de Dio; kaj antaux ili estis Ezra, la skribisto. 37Apud la Pordego de la Fonto, kontraux gxi, ili iris sur la sxtupoj de la urbo de David supren sur la muregon al la domo de David, kaj gxis la Pordego de la Akvo oriente.

38La dua hxoro iris kontrauxe de ili, kaj post gxi iris mi kaj duono de la popolo, supre sur la murego, de la Turo de la Fornoj gxis la Largxa Murego, 39al la Pordego de Efraim, al la Malnova Pordego, al la Pordego de Fisxoj, al la turo de HXananel, al la turo Mea, gxis la Pordego de SXafoj; kaj ili haltis cxe la Pordego de la Malliberejo. 40Kaj ambaux hxoroj haltis cxe la domo de Dio, ankaux mi kaj duono de la estroj kun mi, 41kaj la pastroj Eljakim, Maaseja, Minjamin, Mihxaja, Eljoenaj, Zehxarja, HXananja, kun trumpetoj, 42kaj Maaseja, SXemaja, Eleazar, Uzi, Jehohxanan, Malkija, Elam, kaj Ezer. Kaj lauxte kantis la kantistoj; ilia cxefo estis Jizrahxja. 43Kaj oni alportis en tiu tago grandajn oferojn, kaj oni estis gajaj; cxar Dio gxojigis ilin per granda gxojo; ecx la virinoj kaj la infanoj gxojis, kaj la gajeco de Jerusalem estis auxdata malproksime.

44Kaj en tiu tago estis starigitaj homoj por la cxambroj de provizejo, por la oferdonoj, la unuaajxoj, la dekonajxoj, por kolekti en tiuj cxambroj el la kampoj de la urboj la preskribitajn partojn por la pastroj kaj la Levidoj; cxar la Judoj gxojis pri la pastroj kaj Levidoj, kiuj staris. 45Kaj ili observadis la preskribon de sia Dio kaj la preskribon pri la pureco. Kaj la kantistoj kaj pordegistoj staris konforme al la preskribo de David kaj de lia filo Salomono. 46CXar ankaux antauxe, en la tempo de David kaj Asaf, estis cxefoj de kantistoj, kaj glorkantoj kaj dankokantoj al Dio. 47CXiuj Izraelidoj en la tempo de Zerubabel kaj en la tempo de Nehxemja donadis partojn cxiutagajn al la kantistoj kaj pordegistoj; kaj ili konsekradis partojn por la Levidoj, kaj la Levidoj konsekradis partojn por la idoj de Aaron.



Esperanto

Bible Hub

Nehemiah 11
Top of Page
Top of Page