Moseo 4: Nombroj 17
Esperanto
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2Parolu al la Izraelidoj, kaj prenu de ili po unu bastono de cxiu tribo, de cxiuj iliaj triboj dek du bastonojn, kaj cxies nomon skribu sur lia bastono. 3Sed la nomon de Aaron skribu sur la bastono de Levi; cxar unu bastono devas esti de la estro de ilia tribo. 4Kaj kusxigu ilin en la tabernaklo de kunveno antaux la kesto de atesto, kie Mi aperas al vi. 5Kaj kiun viron Mi elektos, ties bastono ekfloros; kaj tiel Mi silentigos antaux Mi la murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraux vi. 6Kaj Moseo parolis al la Izraelidoj, kaj cxiuj iliaj estroj donis al li po unu bastono de cxiu tribo, laux iliaj triboj dek du bastonojn; kaj la bastono de Aaron estis inter iliaj bastonoj. 7Kaj Moseo kusxigis la bastonojn antaux la Eternulo en la tabernaklo de atesto.

8Kaj en la sekvanta tago Moseo venis en la tabernaklon de atesto; kaj jen ekfloris la bastono de Aaron de la domo de Levi, kaj gxi elirigis burgxonojn kaj donis florojn kaj maturigis migdalojn. 9Kaj Moseo elportis cxiujn bastonojn de antaux la Eternulo al cxiuj Izraelidoj; kaj ili vidis, kaj cxiu prenis sian bastonon. 10Kaj la Eternulo diris al Moseo:Remetu la bastonon de Aaron antaux la keston de atesto, por ke gxi estu gardata kiel memorsigno por la ribelemuloj, por ke cxesigxu ilia murmurado kontraux Mi, kaj por ke ili ne mortu. 11Kaj Moseo faris tion; kiel la Eternulo ordonis al li, tiel li faris.

12Kaj la Izraelidoj diris al Moseo:Jen ni mortas, ni pereas, ni cxiuj pereas; 13cxiu, kiu alproksimigxas al la tabernaklo de la Eternulo, mortas; cxu ni cxiuj mortos?



Esperanto

Bible Hub

Numbers 16
Top of Page
Top of Page