La sentencoj de Salomono 17
Esperanto
1Pli bona estas seka peco da pano, sed kun trankvileco, Ol domo plena de viando, kun malpaco.

2Sagxa sklavo regos super filo hontinda, Kaj dividos heredon kune kun fratoj.

3Fandujo estas por argxento, kaj forno por oro; Sed la korojn esploras la Eternulo.

4Malbonfaranto obeas malbonajn busxojn; Malveremulo atentas malpian langon.

5Kiu mokas malricxulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kiu gxojas pri ies malfelicxo, tiu ne restos sen puno.

6Nepoj estas krono por maljunuloj; Kaj gloro por infanoj estas iliaj gepatroj.

7Al malsagxulo ne konvenas alta parolado, Kaj ankoraux malpli al nobelo mensogado.

8Donaco estas juvelo en la okuloj de sia mastro; Kien ajn li sin turnos, li sukcesos.

9Kiu kovras kulpon, tiu sercxas amikecon; Sed kiu reparolas pri la afero, tiu disigas amikojn.

10Pli efikas riprocxo cxe sagxulo, Ol cent batoj cxe malsagxulo.

11Malbonulo sercxas nur ribelon; Sed terura sendato estos sendita kontraux lin.

12Pli bone estas renkonti ursinon, al kiu estas rabitaj gxiaj infanoj, Ol malsagxulon kun lia malsagxeco.

13Kiu redonas malbonon por bono, El ties domo ne malaperos malbono.

14La komenco de malpaco estas kiel liberigo de akvo; Antaux ol gxi tro vastigxis, forlasu la malpacon.

15Kiu pravigas malvirtulon, kaj kiu malpravigas virtulon, Ambaux estas abomenajxo por la Eternulo.

16Por kio servas mono en la mano de malsagxulo? CXu por acxeti sagxon, kiam li prudenton ne havas?

17En cxiu tempo amiko amas, Kaj li farigxas frato en mizero.

18Homo malsagxa donas manon en manon, Kaj garantias por sia proksimulo.

19Kiu amas malpacon, tiu amas pekon; Kiu tro alte levas sian pordon, tiu sercxas pereon.

20Malica koro ne trovos bonon; Kaj kiu havas negxustan langon, tiu enfalos en malfelicxon.

21Kiu naskas malsagxulon, tiu havas cxagrenon; Kaj patro de malprudentulo ne havos gxojon.

22GXoja koro estas saniga; Kaj malgxoja spirito sekigas la ostojn.

23Kasxitajn donacojn akceptas malvirtulo, Por deklini la vojon de la justeco.

24Antaux la vizagxo de prudentulo estas sagxo; Sed la okuloj de malsagxulo estas en la fino de la tero.

25Filo malsagxa estas cxagreno por sia patro, Kaj malgxojo por sia patrino.

26Ne estas bone suferigi virtulon, Nek bati noblulon, kiu agas juste.

27Kiu sxparas siajn vortojn, tiu estas prudenta; Kaj trankvilanimulo estas homo sagxa.

28Ecx malsagxulo, se li silentas, estas rigardata kiel sagxulo; Kaj kiel prudentulo, se li tenas fermita sian busxon.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 16
Top of Page
Top of Page