La sentencoj de Salomono 18
Esperanto
1Kiu apartigxas, tiu sercxas sian volupton Kaj iras kontraux cxiu sagxa konsilo.

2Malsagxulo ne deziras prudenton, Sed nur malkovri sian koron.

3Kiam venas malvirtulo, Venas ankaux malestimo kun honto kaj moko.

4La vortoj de homa busxo estas profunda akvo; La fonto de sagxo estas fluanta rivero.

5Ne estas bone favori malvirtulon, Por faligi virtulon cxe la jugxo.

6La lipoj de malsagxulo kondukas al malpaco, Kaj lia busxo venigas batojn.

7La busxo de malsagxulo estas pereo por li, Kaj liaj lipoj enretigas lian animon.

8La vortoj de kalumnianto estas kiel frandajxoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro.

9Kiu estas senzorga en sia laborado, Tiu estas frato de pereiganto.

10La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas sxirmata.

11La havo de ricxulo estas lia fortika urbo, Kaj kiel alta muro en lia imago.

12Antaux la pereo la koro de homo fierigxas, Kaj antaux honoro estas humileco.

13Kiu respondas, antaux ol li auxdis, Tiu havas malsagxon kaj honton.

14La spirito de homo nutras lin en lia malsano; Sed spiriton premitan kiu povas elporti?

15La koro de sagxulo akiras prudenton, Kaj la orelo de sagxuloj sercxas scion.

16Donaco de homo donas al li vastecon Kaj kondukas lin al la grandsinjoroj.

17La unua estas prava en sia proceso; Sed venas lia proksimulo kaj gxin klarigas.

18La loto cxesigas disputojn Kaj decidas inter potenculoj.

19Malpacigxinta frato estas pli obstina, ol fortikigita urbo; Kaj disputoj estas kiel rigliloj de turo.

20De la fruktoj de la busxo de homo satigxas lia ventro; Li mangxas la produktojn de siaj lipoj.

21Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu gxin amas, tiu mangxos gxiajn fruktojn.

22Kiu trovis edzinon, tiu trovis bonon Kaj ricevis favoron de la Eternulo.

23Per petegado parolas malricxulo; Kaj ricxulo respondas arogante.

24Havi multajn amikojn estas embarase; Sed ofte amiko estas pli sindona ol frato.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 17
Top of Page
Top of Page