La sentencoj de Salomono 19
Esperanto
1Pli bona estas malricxulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu estas malicbusxulo kaj malsagxulo.

2Vivo sen prudento ne estas bona; Kaj kiu tro rapidas, tiu maltrafas la vojon.

3Malsagxeco de homo erarigas lian vojon, Kaj lia koro koleras la Eternulon.

4Ricxeco donas multon da amikoj; Sed malricxulo estas forlasata de sia amiko.

5Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu ne savigxos.

6Multaj sercxas favoron de malavarulo; Kaj cxiu estas amiko de homo, kiu donas donacojn.

7CXiuj fratoj de malricxulo lin malamas; Tiom pli malproksimigxas de li liaj amikoj! Li havas esperon pri vortoj, kiuj ne estos plenumitaj.

8Kiu akiras prudenton, tiu amas sian animon; Kiu gardas sagxon, tiu trovas bonon.

9Falsa atestanto ne restos sen puno; Kaj kiu elspiras mensogojn, tiu pereos.

10Al malsagxulo ne konvenas agrablajxo; Ankoraux malpli konvenas al sklavo regi super princoj.

11Sagxo de homo faras lin pacienca; Kaj gloro por li estas pardoni pekon.

12Kiel kriego de leono estas la kolero de regxo; Kaj lia favoro estas kiel roso sur herbo.

13Pereo por sia patro estas malsagxa filo; Kaj malpacema edzino estas kiel konstanta gutado.

14Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj; Sed sagxa edzino estas de la Eternulo.

15Mallaboremeco enigas en profundan dormon, Kaj animo maldiligenta suferos malsaton.

16Kiu konservas moralordonon, tiu konservas sian animon; Sed kiu ne atentas Lian vojon, tiu mortos.

17Kiu kompatas malricxulon, tiu pruntedonas al la Eternulo, Kaj Tiu redonos al li por lia bonfaro.

18Punu vian filon, dum ekzistas espero, Sed via koro ne deziru lian pereon.

19Koleranto devas esti punata; CXar se vi lin indulgos, li farigxos ankoraux pli kolerema.

20Auxskultu konsilon kaj akceptu admonon, Por ke vi poste estu sagxa.

21Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike.

22Ornamo estas por la homo lia bonfaro; Kaj pli bona estas malricxulo, ol homo mensogema.

23Timo antaux la Eternulo kondukas al vivo, Al sateco, kaj al evito de malbono.

24Mallaboremulo metas sian manon en la poton, Kaj ecx al sia busxo li gxin ne relevas.

25Se vi batos blasfemanton, sensciulo farigxos atenta; Se oni punas sagxulon, li komprenas la instruon.

26Kiu ruinigas patron kaj forpelas patrinon, Tiu estas filo hontinda kaj malbeninda.

27CXesu, mia filo, auxskulti admonon Kaj tamen deklinigxi de la vortoj de la instruo.

28Fripona atestanto mokas jugxon; Kaj la busxo de malvirtuloj englutas maljustajxon.

29La blasfemantojn atendas punoj, Kaj batoj la dorson de malsagxuloj.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 18
Top of Page
Top of Page