La sentencoj de Salomono 3
Esperanto
1Mia filo! ne forgesu mian instruon, Kaj via koro konservu miajn ordonojn.

2CXar ili akirigos al vi longan vivon, Jarojn de vivo kaj paco.

3Favoro kaj vero vin ne forlasu; Alligu ilin al via kolo, Skribu ilin sur la tabeloj de via koro.

4Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion CXe Dio kaj homoj.

5Fidu la Eternulon per via tuta koro, Kaj ne fidu vian prudenton.

6Konsciu Lin en cxiuj viaj vojoj, Kaj Li gxustigos vian iradon.

7Ne opiniu vin sagxa; Timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono.

8CXi tio estos saniga por via korpo, Kaj bona nutro por viaj ostoj.

9Faru honoron al la Eternulo el via havo Kaj el la unuavenajxo de cxiuj viaj rikoltoj:

10Tiam viaj grenejoj tute plenigxos, Kaj viaj vinpremejoj superbordigos moston.

11La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malsxatu; Kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon;

12CXar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron.

13Felicxa estas la homo, kiu trovis sagxon, Kaj la homo, kiu akiris prudenton;

14CXar estas pli bone gxin acxeti, ol acxeti argxenton, Kaj gxia rikoltajxo estas pli bona, ol pura oro.

15GXi estas pli kara, ol juveloj; Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun gxi.

16Longa vivo estas en gxia dekstra mano; Ricxo kaj gloro estas en gxia maldekstra mano.

17GXiaj vojoj estas vojoj agrablaj, Kaj cxiuj gxiaj vojetoj estas paco.

18GXi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj gxin ekkaptis; Kaj felicxaj estas tiuj, kiuj gxin posedas.

19La Eternulo per sagxo fondis la teron; Per prudento Li arangxis la cxielon.

20Per Lia cxionsciado disigxis abismoj; Kaj la nuboj elversxas roson.

21Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj; Konservu klarecon de la kapo kaj prudenton:

22Ili estos vivo por via animo, Kaj ornamo por via kolo.

23Tiam vi iros sendangxere vian vojon, Kaj via piedo ne falpusxigxos.

24Kiam vi kusxigxos dormi, vi ne timos; Kaj kiam vi kusxos, via dormo estos agrabla.

25Ne timu subitan teruron, Nek pereigon, kiu povus veni de malbonuloj;

26CXar la Eternulo estos via helpo, Kaj gardos vian piedon kontraux reto.

27Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, Se via mano havas la forton por fari.

28Kiam vi havas cxe vi, ne diru al via proksimulo: Iru kaj revenu, kaj morgaux mi donos.

29Ne pripensu malbonon kontraux via proksimulo, Kiam li kun konfido logxas cxe vi.

30Ne malpacu kun iu senkauxze, Se li ne faris al vi malbonon.

31Ne enviu rabemulon, Kaj elektu neniun el liaj vojoj;

32CXar la perversulojn la Eternulo abomenas, Kaj Sian intencon Li malkasxas al la piuloj.

33Malbeno de la Eternulo estas en la domo de malbonulo, Kaj la logxejon de piuloj Li benas.

34La mokantojn Li mokas, Kaj al la humiluloj Li donas favoron.

35Honoron heredas sagxuloj; Sed malsagxuloj forportas honton.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 2
Top of Page
Top of Page