La sentencoj de Salomono 9
Esperanto
1La sagxo konstruis sian domon, CXarpentis gxiajn sep kolonojn.

2GXi bucxis sian bruton, versxis sian vinon, Kaj pretigis sian tablon.

3GXi sendis siajn servantinojn, Por anonci sur la pintoj de la altajxoj de la urbo:

4Kiu estas naiva, tiu sin turnu cxi tien! Al la senspritulo gxi diris:

5Venu, mangxu de mia pano, Kaj trinku el la vino, kiun mi enversxis.

6Forlasu la malsagxajxon, kaj vivu; Kaj iru laux la vojo de la prudento.

7Kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron; Kaj kiu penas gxustigi malpiulon, tiu estas mokata.

8Ne penu gxustigi blasfemanton, ke li vin ne malamu: Penu gxustigi sagxulon, kaj li vin amos.

9Donu al sagxulo, kaj li ankoraux pli sagxigxos; Instruu justulon, kaj li lernos pli.

10La komenco de la sagxo estas timo antaux la Eternulo; Kaj ekkono pri la Sanktulo estas prudento.

11CXar per mi plimultigxos viaj tagoj, Kaj aldonigxos al vi jaroj da vivo.

12Se vi sagxigxis, vi sagxigxis por vi; Kaj se vi blasfemas, vi sola suferos.

13Virino malsagxa, bruema, Sensprita, kaj nenion scianta,

14Sidas cxe la pordo de sia domo, Sur segxo sur altajxo de la urbo,

15Por voki la pasantojn, Kiuj iras sian gxustan vojon:

16Kiu estas naiva, tiu sin turnu cxi tien! Kaj al la senspritulo sxi diris:

17Akvoj sxtelitaj estas dolcxaj, Kaj pano kasxita estas agrabla.

18Kaj li ne scias, ke tie estas mortintoj Kaj ke sxiaj invititoj estas en la profundoj de SXeol.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 8
Top of Page
Top of Page