La sentencoj de Salomono 10
Esperanto
1Sentencoj de Salomono. Sagxa filo estas gxojo por sia patro, Kaj filo malsagxa estas malgxojo por sia patrino.

2Maljustaj trezoroj ne donas utilon; Sed bonfaremo savas de morto.

3La Eternulo ne malsatigos animon de piulo; Sed la avidon de malpiulo Li forpusxas.

4Maldiligenta mano malricxigas; Sed mano de diligentuloj ricxigas.

5Kiu kolektas dum la somero, tiu estas filo sagxa; Sed kiu dormas en la tempo de rikolto, tiu estas filo hontinda.

6Beno estas sur la kapo de piulo; Sed la busxo de malpiulo kasxas krimon.

7La memoro de piulo estas benata; Sed la nomo de malpiuloj forputros.

8Kiu havas sagxan koron, tiu akceptos moralordonojn; Sed kiu havas malsagxan busxon, tiu renversigxos.

9Kiu iras en senkulpeco, tiu iras sendangxere; Sed kiu kurbigas siajn vojojn, tiu estos punita.

10Kiu grimacas per la okulo, tiu kauxzas suferon; Kaj kiu havas malsagxan busxon, tiu renversigxos.

11La busxo de piulo estas fonto de vivo; Sed la busxo de malpiulo kasxas krimon.

12Malamo kauxzas malpacon; Sed amo kovras cxiujn pekojn.

13Sur la lipoj de prudentulo trovigxas sagxo; Sed vergo apartenas al la dorso de sensagxulo.

14Sagxuloj konservas la scion; Sed la busxo de malsagxulo estas proksima al la pereo.

15La havo de ricxulo estas lia fortika urbo; Sed pereo por la malricxuloj estas ilia malricxo.

16La laborpago de piulo estas por la vivo; La enspezoj de malpiulo estas por peko.

17Kiu konservas la instruon, tiu iras al vivo; Sed kiu forjxetas atentigon, tiu restas en eraro.

18Kiu kasxas malamon, tiu havas falseman busxon; Kaj kiu elirigas kalumnion, tiu estas malsagxulo.

19CXe multo da vortoj ne evitebla estas peko; Sed kiu retenas siajn lipojn, tiu estas sagxa.

20La lango de piulo estas plej bonspeca argxento; La koro de malpiuloj estas kiel nenio.

21La lipoj de piulo gvidas multajn; Sed malsagxuloj mortas pro manko de sagxo.

22La beno de la Eternulo ricxigas, Kaj malgxojon Li ne aldonas al gxi.

23Por malsagxulo estas gxojo fari malbonon; Kaj sagxo, por sagxulo.

24Kio timigas malpiulon, tio trafos lin; Kaj kion deziras piuloj, tio estos donita al ili.

25Kiel pasanta ventego, tiel malpiulo rapide malaperas; Sed piulo havas eternan fundamenton.

26Kiel la vinagro por la dentoj kaj la fumo por la okuloj, Tiel la maldiligentulo estas por tiuj, kiuj lin sendis.

27La timo antaux la Eternulo multigas la tagojn; Sed la jaroj de malpiuloj estos mallongigitaj.

28La atendo de piuloj farigxos gxojo; Sed la espero de malpiuloj pereos.

29La vojo de la Eternulo estas defendo por la senpekulo, Sed pereo por la malbonfarantoj.

30Piulo neniam falpusxigxos; Sed la malpiuloj ne restos sur la tero.

31La busxo de piulo eligas sagxon; Sed lango falsema estos ekstermita.

32La lipoj de piulo anoncas favorajxon, Kaj la busxo de malpiuloj malicajxon.



Esperanto

Bible Hub

Proverbs 9
Top of Page
Top of Page