La psalmaro 118
Esperanto
1Haleluja! Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco.

2Izrael diru, Ke eterna estas Lia boneco.

3La domo de Aaron diru, Ke eterna estas Lia boneco.

4La timantoj de la Eternulo diru, Ke eterna estas Lia boneco.

5El premateco mi vokis al la Eternulo, Kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.

6La Eternulo estas kun mi, mi ne timas; Kion faros al mi homo?

7La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto; Kaj mi triumfos super miaj malamikoj.

8Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi homon.

9Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi eminentulojn.

10CXiuj popoloj min cxirkauxis, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

11Ili cxirkauxis min de cxiuj flankoj, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

12Ili cxirkauxis min kiel abeloj, Sed ili estingigxas, kiel fajro en dornoj; Per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

13Oni min pusxis, ke mi falu; Sed la Eternulo min helpis.

14La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto, Kaj Li farigxis mia savo.

15La vocxo de triumfo kaj de savigxo sonas en la tendoj de la virtuloj: La dekstra mano de la Eternulo faras heroajxojn;

16La dekstra mano de la Eternulo estas alte, La dekstra mano de la Eternulo faras heroajxojn.

17Mi ne mortos, sed mi vivos, Kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.

18Per forta puno punadis min la Eternulo, Sed al la morto Li min ne donis.

19Malfermu al mi la pordegojn de la vero; Mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon.

20Jen estas la pordego de la Eternulo; Virtuloj iras tra gxi.

21Mi dankas Vin, CXar Vi auxskultis min kaj farigxis mia savo.

22SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula.

23De la Eternulo cxi tio farigxis, GXi estas miraklo en niaj okuloj.

24CXi tiun tagon faris la Eternulo; Ni gxoju kaj gajigxu en gxi.

25Ho Eternulo, helpu! Ho Eternulo, sukcesigu!

26Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! Ni benas vin el la domo de la Eternulo.

27La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni. Arangxu la festan procesion kun brancxoj gxis la kornoj de la altaro.

28Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras; Mia Dio, Vin mi altigas.

29Gloru la Eternulon, cxar Li estas bona; CXar eterna estas Lia boneco.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 117
Top of Page
Top of Page